Saltu al enhavo

Debiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Debiano
Logotipo de Debiano
Debian Jessie kun GNOME


Debian Jessie kun GNOME

libera mastruma sistemo • distribuaĵo de GNUo/Linukso • operating system distribution • vikioretejoorganizaĵo
Evoluiganto: projekto Debiano
Familio: Linux (UNIX-simila)
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 10-a de februaro 2024: 12.5[1]
Kernotipo: Linuks-kerno; ankaŭ aliaj
Licenco: GPL, LGPL, BSDL
Subteno: Aktiva
Retpaĝo: www.debian.org
vdr

Debian estas komunumo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.

Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.

Debiano estis unue anoncita je 16a de Aŭgusto de 1993 de Ian Murdok, tiam studento de Purdue University, Murdok unue nomigis sian sistemon kiel la "Debian Linuksa Eldono". Antaŭe, Softlanding Linuksa Sistemo estis la unua konata provo por krei linuksan eldonon el pluraj softvaraj pakaĵoj, kaj estis populara elekto inter linuksaj uzantoj je 1994. Estis la videbla malbona zorgado kaj ne solvado de bugs kiu farigis Murdok krei novan linuksan eldonon.

En la Debiana Manifesto, Murdok vokis por kreado de eldono por esti zorgata per malferma maniero, kiel Linukso kaj GNU. Li kreis la nomon "Debian" per kunigado de unua nomo de lia amatino (nun edzino) Debra kun lia unua nomo.

Komence, Debiano pligrandiĝis malrapide, kaj eldonis unuan 0.9x version je 1994 kaj 1995. La unuaj ne-PK versioj komencis je 1995, kaj la unua 1.x versio de Debiano estis eldonita je 1996. Je 1996 Bruce Perens anstataŭis Ian Murdok kiel projektestro. Samjare kunlaboranto Ean Schuessler sugestis kreadon de sociala kontrakto inter la projekto kaj ĝiaj uzantoj. Perens filtris rezultantan diskuton en Debiana retlisto al la Debiana sociala kontrakto kaj la Debiana liberprograma gvidilo, kaj difinis la fundamentajn sindevigojn por la evoluado de la distribuo.

Kelkaj lingvoj elekteblaj por instali la sistemon. Esperanto aperas tuj post la Angla

Eldonoj de Debiano dividas en kvin branĉoj:

  • maljunstabila (oldstable), enhavante pakaĵojn de la antaŭa stabila distribuaĵo;
  • stabila (stable), enhavante pakaĵojn, kiuj envenis en antaŭan oficialan distribuaĵon (en kiu renovigo de pakaĵoj okazas nur por elimino de vundeblecoj);
  • testata (testing), pro kiu formiĝos la sekva stabila distribuaĵo;
  • malstabila (unstable), en kiu oni pretas pakaĵojn por movi en stabilan branĉon;
  • eksperimenta (experimental); Ne estas plenvalora branĉo. En ĝi troviĝas pakaĵoj, kiuj estas postulanta testadon aŭ seriozajn ŝanĝojn de la distribuaĵo.

Historio de eldonoj:[2]

Versio Kaŝnomo Subtenantaj arkitekturoj Pakaĵoj Eldondato Fino de subteno Longtempa subteno
Originala Esperanta
0.el93R6 1 26-a de oktobro 1995 mankas
1.1 Buzz Bazz 1 474 17-a de junio 1996 1996
1.2 Rex Reks 1 848 12-a de decembro 1996 1996
1.3 Bo 1 974 5-a de junio 1997 1997
2.0 Hamm Hem 2 ≈ 1,500 24-a de julio 1998 1998
2.1 Slink Slink 4 ≈ 2,250 9-a de marto 1999 decembro 2000
2.2 Potato Potejto 6 ≈ 3,900 15-a de aŭgusto 2000[3] aprilo 2003
3.0 Woody Vudi 11 ≈ 8,500 19-a julio 2002[4] aŭgusto 2006
3.1 Sarge Sarĵ 11 ≈ 15,400 6-a junio 2005[5] aprilo 2008
4.0 Etch Etĉ 11 ≈ 18,000 8-a aprilo 2007 [6] februaro 2010
5.0 Lenny Leni 12[7] ≈ 23,000[7] 14-a de februaro 2009 [8] februaro 2012а[9]
6.0 Squeeze Skviz 9+2* ≈ 29,050 6-a de februaro 2011[10] 19-a de julio 2014 29-a februaro 2016
7.0 Wheezy Ŭizi 11+2* ≈ 37,000 4-a de majo 2013[11] 26-a de aprilo 2016 31-a majo 2018
8 Jessie Ĝesi 10 ≈ 43,000 25-a de aprilo 2015[12] 17-a de junio 2018 30-a junio 2020
9 Stretch Streĉ 10 ≈ 52,000 17-a de junio 2017[13] 2020 junio 2022
10 Buster Baster nekonate ≈ 55,000 6-a de julio 2019[14] 2022 2024
11 Bullseye Bulzaj nekonate 64,419 10-a de junio 2023[15] nekonate nekonate
12 Bookworm Bukvorm nekonate nekonate nekonate nekonate nekonate
13 Trixie Triksi nekonate nekonate nekonate nekonate nekonate
14 Forky[16] nekonate nekonate nekonate nekonate nekonate
Kondiĉaj notadoj:
planata / evoluata versio kuranta versio subtenata versio ne subtenata
  • 9 arkitekturoj bazantaj sur kerno de Linukso + 2 arkitekturoj bazantaj sur FreeBSD.

Aliaj kernoj

[redakti | redakti fonton]

La plej fama kerno de Debiano estas Linukso, sed la kompleta listo montras:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.debian.org/News/2024/20240210 (kontrolita je 2024-02-17)
  2. La listo de eldonoj en oficiala TTT-paĝo de Debiano
  3. Debian 2.2 "Potato" released. Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2019-06-22 .
  4. Debian 3.0 "Woody" released. Arkivita el la originalo je 2024-04-15. Alirita 2019-06-22 .
  5. Debian 3.1 "Sarge" released. Arkivita el la originalo je 2018-06-11. Alirita 2019-06-22 .
  6. Debian 4.0 "Etch" released. Arkivita el la originalo je 2017-10-11. Alirita 2019-06-22 .
  7. 7,0 7,1 Debian GNU/Linux 5.0 released. Debian (2009-02-14). Arkivita el la originalo je 2009-02-19. Alirita 2009-02-15 .
  8. Debian 5.0 "Lenny" released. Arkivita el la originalo je 2024-04-15. Alirita 2019-06-22 .
  9. Security Support for Debian GNU/Linux 5.0 terminated on February 6th
  10. Debian 6.0 "Squeeze" released. Arkivita el la originalo je 2011-09-02. Alirita 2013-01-03 .
  11. Debian 7 "Wheezy" released Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine FINAL release update. debian.org. Alirita 2013-04-18 .
  12. Debian 8 "Jessie" released. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2019-06-22 .
  13. Debian 9 "Stretch" released. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2019-06-22 .
  14. Debian 10 "Buster" released. Arkivita el la originalo je 2019-07-07. Alirita 2019-07-07 .
  15. https://www.debian.org/News/2023/20230610
  16. https://wiki.debian.org/DebianForky

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]