Ubuntu Touch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ubuntu Touch
Logotipo de Ubuntu Touch
Hejmekrano de Ubuntu Touch


Hejmekrano de Ubuntu Touch

distribuaĵo de GNUo/Linukso • poŝkomputila operaciumo
Evoluiganto: Canonical Ltd
Familio: Linux
Fonta kodo: Malfermita kodo
Kernotipo: Linux
Apera dato: 2-an de januaro 2013
Licenco: GPL
Subteno: Malaktiva (2017)
Retpaĝo: http://www.canonical.com/
vdr

Ubuntu Touch (ankaŭ konata kiel Ubuntu Phone) estas nuligita poŝtelefona versio de la operaciumo Ubuntuo kaj disvolvigita de Canonical UK Ltd kaj la Ubuntu-komunumo.[1] Ĝi estas desegnita unuacele por tuŝekranaj komputiloj kiel inteligentaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mark Shuttleworth anoncis la 31-an de Oktobro 2011 ke ekde Ubuntu 14.04, Ubuntuon subtenos inteligentaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj, televidiloj kaj inteligentaj ekranoj.[2] La Ubuntua platformo por telefonoj estis prezentita la 2-an de januaro 2013.[3][4] La antaŭprezento por disvolvantoj aperis la 21-an februaro 2013.[5] Ubuntu Touch estis liberigita al fabrikistoj la 16-an de septembro 2014.[6] La 9-an de februaro 2015 estis lanĉita en Eŭropo la modelo Bq Aquaris E4.5, kiu estas la plej unua Ubuntu-bazita inteligenta poŝtelefono kiu aĉeteblas. La 5-an de aprilon 2017, Mark Shuttleworth anoncis ke la projekton nuligos pro manko de populara intereso.[7]

Lanĉo[redakti | redakti fonton]

Ubuntu Touch Developer Preview 13.04 sur Galaksio Nexus, la bonvena ekrano estas montrita.

Canonical liberigis la operaciumon Ubuntu Touch 1.0, la unua versio por disvolvantoj/partneroj, la 17-an de oktobro 2013, kune kun Ubuntu 13.10, kiuj "unue funkcios sur la poŝtelefonoj Galaxy Nexus kaj Nexus 4, tamen ekzistas kopioj disponeblaj por aliaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj",[8] kaj liberigis relative "stabilan" konstruon por plua elprovado la 17-an de aprilo 2014, kune kun Ubuntu 14.04.[9] Antaŭprezenta versio de la programaro estas havebla por instali sur kelkaj aliaj Android-aparatoj, kiel ekzemple la gugla versio de Samsung Galaxy S4. Disvolvantoj havas aliron al la tuta fonto-kodo sub permesilo kiu permesas modifojn kaj redistribuadon de la programaro.[5]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ubuntu Touch uzas la Qt 5-bazitan tuŝ-uzatan interfacon[10] kaj diversajn programarajn frameworks kiuj originale estis disvolvigitaj por Maemo kaj MeeGo, ekzemple oFono kiel telefona stako,[11] accounts-sso por ensalutado,[12][13] kaj Maliit por enigo.[14] Per uzado de la programaro libhybris[15][16] la sistemo ofte povas esti uzata kun linuksaj kernoj uzitaj en Android, kio permesas al ĝi esti facile portebla al la plej novaj Androidaj poŝtelefonoj.

Ĉeftrajtoj kaj aplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Neniu serura ekrano aperas post ekŝaltigo de la aparato.
  • Ubuntu Touch havas la ĉefajn aplikaĵojn por sociaj retejoj kaj komunikiloj (ekzemple, aplikaĵoj por Facebook, Youtube, kaj RSS-legilo). La kutimaj aplikaĵoj kiel kalkulilo, retpoŝto, vekigilo, dosieradministrilo, kaj eĉ konsolo ankaŭ estas disponeblaj. Oni atendas la disvolviĝon de pliaj programaroj.[17]
  • Integrado kun Ubuntu One.
  • La aplikaĵoj por ĉi tiu operaciumo povas esti skribitaj en pluraj malsamaj programlingvoj, kiel ekzemple C++, QMLHTML5 [18]

Pluraj aplikaĵoj de Ubuntu Touch funkcias sur labortablaj operaciumoj, ekzemple retumilo, kalendaro, horloĝo, fotaro, notoj, rememorigiloj, konsolo kaj veterilo.[19]

Desegno[redakti | redakti fonton]

Uzantoj povas aliri la tutan sistemon per fingro-ŝovo el la randoj de la ekrano. La maldekstra rando permesas tujan aliron al aplikaĵoj fiksitaj en la aplikaĵ-lanĉilo. La maldekstra flanko montras la ĉefmenuon, kiu enhavas aplikaĵojn, dosierojn kaj kontaktojn. Ĉi tiu menuo estas havebla ekde la ĉefa ekrano kaj ajna funkcianta aplikaĵo.[20]

La plur-taskado alireblas per ŝovo de dekstre maldekstren en la tuŝekrano, tio permesas aliri al la antaŭa aplikaĵo. Uzante la lanĉilon ĉe la maldekstra flanko oni povas iri reen al la unua aplikaĵo. Ŝovi supren ekde la malsupra flanko permesas montri aŭ kaŝi la ilobreton, tio donas al Ubuntu Phone la kapablecon funkciigi aplikaĵojn facile.[21]

Aparataraj postuloj[redakti | redakti fonton]

Ubuntu Phone necesas ke la sistema CPU subtenu kelkajn aparatarajn trajtojn, specife PAE (Physical Address Extension).

Sistemaj postuloj por smartphones[22]
Kriterioj Entry level Ubuntu smartphone High-end Ubuntu "superphone"
Procesora arkitekturo ARM Cortex-A9 Quad-core ARM Cortex-A9 aŭ
Intel Atom
RAM 512 MB – 1 GB Min 1 GB
Flash storage 4–8 GB eMMC + SD Min 32 GB eMMC + SD
Plur-tuŝa Jes Jes
Tut-labortabla konverĝo Ne Jes
Aparataraj postuloj por tabulkomputiloj[23]
Kriterioj Entry level consumer Ubuntu tablet High-end Ubuntu enterprise tablet
Procesora arkitekturo Dual-core ARM Cortex-A15 Quad-core ARM Cortex-A15 aŭ Intel x86
RAM 2 GB preferred 4 GB preferred
Flash storage 8 GB minimum 8 GB minimum
Ekrana grandeco 7–10 coloj 10–12 coloj
Plur-tuŝilo 4 fingroj 4–10 fingroj
Tut-labortabla konverĝo Ne Jes

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [ Backed by Canonical | Ubuntu. Arkivita el la originalo je 2013-03-26. Alirita 2015-03-01. Backed by Canonical | Ubuntu]
  2. Mark Shuttleworth (31 October 2011). Blog Archive » Ubuntu on phones, tablets, TV’s and smart screens everywhere. Alirita 8-an Aprilo 2013.
  3. Joey-Elijah Sneddon. Ubuntu Phone OS Unveiled by Canonical - OMG! Ubuntu!. OMG! Ubuntu!. Alirita 23-an de decembro 2014.
  4. Canonical unveils Ubuntu phone OS that doubles as a “full PC”. Ars Technica. Alirita 2a-n de decembro 2014.
  5. 5,0 5,1 Joey-Elijah Sneddon. Ubuntu Touch Developer Preview Released, Available for Nexus Devices - OMG! Ubuntu!. Alirita 23-a de Decembro 2014.
  6. Landing team 16.09.14 : Mailing list archive : ubuntu-phone team in Launchpad. Alirita 23-an de Decembro 2014.
  7. https://insights.ubuntu.com/2017/04/05/growing-ubuntu-for-cloud-and-iot-rather-than-phone-and-convergence/
  8. SaucySalamander/ReleaseNotes - Ubuntu Wiki (15-an de novembro 2013). Alirita 25-an de februaro 2014.
  9. Revision 121 as of 7 :35. TrustyTahr/ReleaseNotes - Ubuntu Wiki. Wiki.ubuntu.com. Alirita 18-an de Aprilo 2014.
  10. [ App ecosystem | Ubuntu for phones | Ubuntu. Arkivita el la originalo je 2013-03-24. Alirita 2015-03-01. App ecosystem | Ubuntu for phones | Ubuntu]
  11. Jörg Thoma (7-a marto 2013). Canonical: Ubuntu Touch noch nicht ohne Android (germane), p. 2. Alirita 26-an de marto 2013.
  12. GNOME Online Accounts: why it is the way it is. Alirita 23-an de marto 2013.
  13. Online Accounts setup for Ubuntu Touch in Launchpad. Launchpad.net. |alirdato= 27-an de septembro 2013.
  14. Maliit Keyboard Improvements | Murray's Blog. Murrayc.com. Alirita 4-an de marto 2013.
  15. Carsten Munk (11-a de Aprilo 2013). Wayland utilizing Android GPU drivers on glibc based systems, Part 1. Mer Project. Alirita 3-an de julio 2013.
  16. libhybris in Launchpad. Launchpad.net (5-a de februaro 2013). Alirita 3-an de julio 2013.
  17. Goncalo Ribeiro. First Ubuntu Phone OS Powered Devices Will Hit Shelves This October. Redmond Pie. Alirita 11-an de februaro 2013.
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-13. Alirita 2015-03-01.
  19. Sneddon, Joey, "Ubuntu Touch Apps Available In Ubuntu 13.10", OMG Ubuntu.
  20. UI model | Ubuntu Design. Ubuntu Design. Alirita 10-an de Aprilo 2013.
  21. 'Content views | Ubuntu Design'. Ubuntu Design. Alirita 10-an de Aprilo 2013.
  22. Operator and OEM partners | Ubuntu for phones | Ubuntu. Canonical Ltd. Arkivita el la originalo je 2013-03-26. Alirita 3-an de Novembro 2014.
  23. Ready to roll | Ubuntu on tablets | Ubuntu. Canonical Ltd. Arkivita el la originalo je 2013-03-27. Alirita 3-an de novembro 2014.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ubuntu Touch en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ubuntu Touch en la hispana Vikipedio.