Knoppix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knoppix

Lasta stabila versio 9.3
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo www.knopper.net/knoppix/index-en.html
vdr
KNOPPIX
Ekranbildo de Knoppix

Knoppix [knOpiks] estas libera derivaĵo de Linukso. Ĝi estas rulebla senpere de nur-lega lumdisko (KDDVD). Evoluigis ĝin Klaus Knopper, kies nomo donis la nomon de la sistemo, kaj aro da aliaj programistoj.

Versio 5.2 estis prezentita en foiro CeBIT 2007 kaj unuafoje enhavis la tridimensian fenestroregilon Beryl.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tre utila eco de Knoppix estas, ke eblas ruli Linukson kaj tiel testi komputilon pri Linuks-taŭgeco, sen iel modifi la diskon de la komputilo. Plia utilaĵo estas la kapablo aŭtomate rekoni aparatajn partojn de la komputilo dum la ekrulado.

Krom ruli Knoppix-on de lumdisko eblas ankaŭ instali ĝin sur interna magnetdisko.

Helpe de la procesor-simulilo QEMU eblas ruli Knoppix-on el Vindozo.

Derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar Knoppix estas libera, ĉiu rajtas krei derivaĵojn kun aldonaj kapabloj. Kutime ankaŭ ili ruleblas de lumdisko.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Knoppix
Versio Dato
2.1 14-a de marto 2002
2.2 27-a de julio 2002
3.1 19-a de januaro 2003
3.2 26-a de julio 2003
3.3 16-a de februaro 2004
3.4 17-a de majo 2004
3.5 20-a de junio 2004
3.6 16-a de aŭgusto 2004
3.7 8-a de decembro 2004
3.8 10-a de marto 2005
3.8.1 12-a de aprilo 2005
3.8.2 17-a de majo 2005
3.9 1-a de junio 2005
4.0 22-a de junio 2005
4.0.1 28-a de aŭgusto 2005
4.0.2 24-a de septembro 2005
5.0 9-a de marto 2006
5.0.1 2-a de junio 2006
5.1.0 30-a de decembro 2006
5.1.1 4-a de januaro 2007
5.2 je CeBIT 2007 (ne deŝutebla)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hattenhauer, Rainer: Das große Buch Knoppix, Data Becker Verlag, 2003, ISBN 3815825199
  • Immler, Christian; Immler, Walter: Knoppix 4.0 m. DVD, Franzis-Verlag, 2005, ISBN
  • Immler, Christian; Immler, Walter: Knoppix 4.0 m. CD, Franzis-Verlag, 2005, ISBN 377237185X
  • Kyle Rankin: Knoppix Hacks, O’Reilly Verlag, 2005, ISBN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]