Ĝenerala Publika Permesilo de GNU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
libera rajtoceda permesilo de programaro • OSI-approved license • libera permesilo de programaro vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr
La GNU-logobildo

La Ĝenerala Publika Permesilo de GNU (angle mallongigita en GNU GPL, GNU General Public License) estas aŭtorrajta permesilo por programaro kiu postulas, ke la programo estu libera kaj restu libera.

Ĝenerale, oni rajtas libere uzi, kopii kaj ŝanĝi GPLan programojn, sed oni ne rajtas krei novajn malliberajn derivaĵojn de ĝi. Oni rajtas gajni monon per GPLa programo se ĝi restas libera. (Ekzemple, iu povas pagi iun alian por plibonigi la programon aŭ provizi helpon pri ĝi).

GPL de GNU estas rajtoceda permesilo (angle, copyleft).

La GPL estis kreita de Richard Stallman (kune kun advokato) inventinto de Emakso, GNU kaj de la ideo de libera programaro, kiun GPL leĝe subtenas. Tiuj estis utopiaĵoj ĝis la apero de la operaciumkerno Linukso de Linus Torvalds, ĉar kerno estis la lasta necesa parto mankinta en GNU.

La klasika esprimo de la filozofio de GPL estas "La Manifesto de GNU" de Stallman.

Historio[redakti | redakti fonton]

Versio 1[redakti | redakti fonton]

Unua versio estis eldonita je 25-a de Februaro 1989.

Versio 2[redakti | redakti fonton]

Dua versio estis eldonita dum Junio 1991.

Versio 3[redakti | redakti fonton]

Tria versio estis eldonita je 29-a de Junio 2007.

Aliaj GNU-permesiloj[redakti | redakti fonton]

La Free Software Foundation publikigas ankaŭ aliajn permesilojn por pli specialaj celoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]