Saltu al enhavo

GIMP

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GIMP
Wilber

Redaktilo de rastruma grafiko
Programisto GIMP Skipo
Lasta stabila versio 3.0.2
(16-a de marto 2025)
Operaciumo Linukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo
Programlingvo C
Lingvo(j) multilingva (52 tradukoj, 37 plenaj) - ankaŭ Esperanto
Programtipo Bildmanipulilo
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo www.gimp.org
vdr

GIMP (angle: GNU Image Manipulation Program) estas libera redaktilo por rastrumera grafiko. Parte estas subtenata vektora grafiko. La projekto estis fondita de Spencer Kimball kaj Peter Mattis en la jaro 1995. Nun ĉe la projekto laboras grupo de volontuloj.

Funkcioj de GIMP

[redakti | redakti fonton]

Penikoj, koloriloj kaj pentriloj

[redakti | redakti fonton]

GIMP enhavas 48 implicitajn penikojn kaj eblas krei novajn. Penikoj povas esti uzataj por forviŝi au krei ion. Penikoj povas esti molalimaj kaj durlimaj. GIMP havas paletron por skemoj RGB, HSV, CMYK plus ilo per kiu oni povas elekti koloron de sur redaktata bildo.

Tavoloj kaj travidebleco

[redakti | redakti fonton]

GIMP ebligas redaktadon de tavoloj en unu bildo. Tavoloj povas esti kaŝataj por oportuneco kaj esti parte aŭ tute travideblaj.

Efektoj kaj filtriloj

[redakti | redakti fonton]

GIMP havas ĉirkaŭ 150 implicitajn efektojn kaj filtrilojn. Krom tio eblas instali apartajn efektojn.

GIMP ebligas krei kromaĵojn per Scheme, Perl, Python, Tcl kaj Ruby.

Dosiertipoj

[redakti | redakti fonton]

GIMP povas legi kaj skribi tiujn ĉi dosier-tipojn:

GIMP povas legi sed ne konservi tiujn ĉi tipojn:

GIMP ankaŭ povas konservi tiujn ĉi tipojn sed ne povas ilin legi:

  • HTML kiel tabelo kun koloritaj ĉeloj (.html)
  • C_(programlingvo) fontkodoj kiel tabelo (.c, .h)
  • Multiple Network Graphic layered image files (.mng)
  • ASCII Arto aŭ HTML, bildo konsistas el diversaj simboloj

Distribuoj

[redakti | redakti fonton]

GIMP estas disponebla por diversaj operaciumoj. Oficiala retpaĝaro ne distribuas instaldosierojn sed nur fontkodojn.

Instaldosieroj por Vindozo faras Jernej Simoncic. GIMP por Vindozo[1] estas projekto de SourceForge.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. GIMP por Vindozo Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]