Pew Research Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Pew Research Center estas usona pensfabrika organizo kun sidejo en Vaŝingtono, kiu disponigas informojn pri temoj, sintenoj kaj tendencoj pri Usono kaj la mondo. La Centro kaj ties projektoj ricevas financojn de The Pew Charitable Trusts.

En 1990 Donald S. Kellermann estis nomumita por funkcii kiel la unua direktoro de tio, kio estis komence konata kiel la Times Mirror Center en Los Anĝeleso. En 2004, la centro establiĝis en Vaŝingtono kun la nuna titolo.