Haŝemidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haŝemidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
Devena nomo arabe بنو هاشم
Fino 1962 [#]
Lando Reĝlando Heĝazo [#]
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Al-Husejn ibn Ali [#]
Branĉo de Banu Haŝim [#]
Regadoj
Ŝarifoj de Mekao
Regado 10-a jarcento ĝis Unua mondmilito
Reĝoj de Hiĝazo
Regado 1916-1925
Sekvanto Saudoj
Reĝo de Sirio Flago-de-Sirio.svg
Regado 1920 mallongtempe
Reĝoj de Irako Flago-de-Irako.svg
Regado 1921-1958
Sekvanto (respubliko)
Reĝoj de Jordanio Flago-de-Jordanio.svg
Regado 1946-nun
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

La HaŝemidojHaŝimidoj (arabe بنو هاشم Banū Hāšim aŭ Banu Haŝim) estas araba reĝa dinastio, kiu nuntempe regas super Jordanio, sed en la pasinteco ankaŭ regis Irakon kaj aliajn arabajn teritoriojn. Ili devenas origine de Haŝim ibn Abd al-Manaf, kiu estis la pra-avo de la profeto Mohamedo.

En pli vasta senco, Haŝemidoj estas sinonimo de Banu Haŝim, klano de la araba tribo de Kurajŝoj. En pli malvasta senco, Haŝemidoj estas la reĝa dinastio ene de tiu klano.

De la 10-a jarcento, la emiro kaj la ŝarifo (religia aŭtoritato) de Mekao estis ĉiam membroj de la Haŝemida familio. En 1908, la Otomanoj kiuj regis en la regiono igis Husejn ibn Ali la nova emiro de Mekao. En 1916, Husejn ibn Ali komencis la "Araban Ribelon" kontraŭ la Otomana Imperio, helpata de la Britoj. En 1917 li proklamis sin mem reĝon de la Hiĝazo, la okcidenta parto de nuntempa Sauda Arabio. Li restis la reĝo ĝis 1924, kiam lia regno estis konkerata de la klano de la Saudoj, kiuj poste fariĝis la regantoj de Sauda Arabio. La Britoj poste transdonis Transjordanion (kiu poste fariĝis Jordanio) kaj Irakon al la Haŝemida dinastio. Du filoj de Husejn ibn Ali, Abdullah kaj Fajsal, fariĝis la reĝoj de Jordanio kaj Irako respektive. En Irako la Haŝemida dinastio estis forigata de milita ribelo en 1958, dum en Jordanio ĝi ankoraŭ travivas. Nuntempe la reĝo de Jordanio estas Abdullah la 2-a.

Teritorioj regataj de la haŝemidoj[redakti | redakti fonton]

Mekao[redakti | redakti fonton]

Hiĝazo[redakti | redakti fonton]

En 1925, Sauda Arabio konkeris Hiĝazon kaj finis la regadon de la haŝema dinastio.

Sirio[redakti | redakti fonton]

Irako[redakti | redakti fonton]

En 1958, armea puĉo brutale murdis la regantojn kaj finis la regadon de la haŝema dinastio en Irako.

Jordanio[redakti | redakti fonton]