Husejn ibn Ali (Hiĝazo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Husejn ibn Ali
Reĝo de Heĝazo
Sharif Husayn.jpg
Persona informo
Devena nomo arabe ﺍﻟﺤﺴﻴﻦ بن علی همت‎
Naskiĝo 1852
en Istanbulo
Morto 4-an de junio 1931 (1931-06-04)
en Amano
Tombo Moskeo Al-Aksa [#]
Religio Sunaismo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Heĝazo [#]
Familio
Dinastio Haŝemidoj [#]
Idoj Abd Allah ibn Husajn • Ali of Hejaz • Faisal I of Iraq • Prince Zeid bin Hussein [#]
Ŝarifo kaj emiro de Mekao
Regado 1908 ĝis 1916
Reĝo de Hiĝazo
Regado 1916 ĝis 1924
Sekvanto Ali, lia filo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Al-Husejn ibn ʿAlī Himmat (arabe ﺍﻟﺤﺴﻴﻦ بن علی همت‎), naskiĝinta en 1852 en Istanbulo, mortinta en 1931 en Amano, estis ŝarifo kaj emiro de Mekko de 1908 ĝis 1916 kaj ekde tiam mem-proklamita, internacie agnoskita reĝo de Heĝazo.

Kiel ŝarifo kaj gardantoj de la sanktejoj li sukcese rezistis sekularigajn klopodojn de la Junaj Turkoj. Kiam Atatürk nuligis la otomanan kalifecon, li en 1924 mem proklamis sin kalifo de ĉiuj islamanoj kaj tiel malamikigis al si la aliajn arabajn regantojn. En septembro estis venkita de Abdul-Aziz bin Saud kaj devis abdiki. Li rezignis je ĉiuj sekularaj titoloj favore al sia unuenaskita filo Alī kaj ekziliĝis en Kipro.

Al-Husejn havis kun siaj kvar edzinoj kvin filojn kaj tri filinojn. Tri el liaj filoj estis reĝoj de, respektive, Heĝazo, Transjordanio kaj Irako.