Husejn ibn Abdullah de Jordanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Husejn ibn Abdullah de Jordanio
kronprinco de Jordanio
Reĝa Standardo de la kronprinco de Jordanio
Reĝa Standardo de la kronprinco de Jordanio
Persona informo
الحسين بن عبد الله الثاني
Naskiĝo 28-an de junio 1994 (1994-06-28) (29-jaraĝa)
en Amano
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco Jordanio vd
Alma mater Universitato Georgetown • Reĝa Milita Lernejo Sandhurst vd
Subskribo Husejn ibn Abdullah de Jordanio
Familio
Dinastio Haŝemidoj vd
Patro Abdullah la 2-a de Jordanio vd
Patrino Rania de Jordanio vd
Gefratoj Princess Iman bint Abdullah of Jordan • Princess Salma bint Abdullah of Jordan • Prince Hashem bin Abdullah of Jordan vd
Edz(in)o Raĝŭa de Jordanio vd
Parencoj Fajsal Sadaki al-Jasin vd
Profesio
Okupo kronprinco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princo Husejn ibn Abdullah (arabe: الحسين بن عبد الله ; naskita la 28-an de junio 1994) estas la plej aĝa filo kaj heredonto de la trono de Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio [1][2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hussein estis naskita de reĝo Abdullah la 2-a kaj Reĝino Rania. Hussein estas rekta kvina-generacia posteulo de Abdullah la 1-a, la fondinta reĝo de Jordanio, kaj kiel parto de la Haŝemida dinastio, li estas 44-a-generacia posteulo de la profeto Mohamedo. Se li fariĝos reĝo, oni atendas ke li estos nomita sub la reĝa nomo Husejn la 2-a[2].

En 2012 li diplomiĝis ĉe privata mezlernejo en la urbo Midaba. En majo 2016 li studentiĝis ĉe Universitato Georgetown ĉe la Lernejo de la Usona Departemento de Ŝtato. En aŭgusto 2017 li studentiĝis ĉe la reĝa militakademio en Sandhurst[3].

Ekde la mezo de 2010-aj jaroj, la ŝtataj amaskomunikiloj en Jordanio promociis la statuson de princo Husejn kiel estonta gvidanto, kaj interalie dokumentis lin en militaj misioj kaj turneoj en la provincoj de la lando. En 2015, li prezidis la kunvenon de la Sekureca Konsilio de UN nome de Jordanio, en kiu Jordanio estis tiutempe membro [4][5].

La 10-an de marto 2021, la vizito de Husejn bin Abdullah al Moskeo Al-Aqsa estis nuligita. Laŭ la aserto de Israelo, la jordania registaro rifuzis akcepti protekton de israela sekureca personaro. Jordanio siaflanke asertis, ke la sekurgardisto estis kontraŭ la interkonsentoj establitaj antaŭ la vizito.

La 17-an de aŭgusto 2022, Husejn fianĉiĝis kun la saud-arabia Raĝŭa Ĥaled Al Sajf[6]. La du geedziĝis la 1-an de junio 2023 en Amano [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Abdullah II”, Encyclopædia Britannica.
  2. 2,0 2,1 His Royal Highness Crown Prince Al Hussein Bin Abdullah. alhussein.jo (1 January 2017). Alirita 23 September 2017.
  3. Royal Decree promotes Crown Prince to rank of captain in JAF (11 November 2021).
  4. "Jordan's king names son, 15, as crown prince", Reuters, 3 July 2009.
  5. Jordan's young crown prince makes global debut in UN speech. abcnews (22 September 2017). Arkivita el la originalo je 24 September 2017. Alirita 23 September 2017.
  6. . Jordan's Crown Prince Hussein engaged to Rajwa Al Saif. Gulf Today (17 August 2022). Alirita 17 August 2022.
  7. Royal Hashemite Court announces date of Crown Prince's wedding. Alirita 31 December 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]