Usona Departemento de Ŝtato
Usona Departemento de Ŝtato | ||
---|---|---|
Department of State | ||
![]() | ||
federacia ministerio de Usono | ||
Dum | 27-a de julio 1789 – | |
Fondodato | 27-a de julio 1789 | |
Sidejo | Vaŝingtono, Usono | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Usona Ŝtat-departemento aŭ Usona Departemento de Ŝtato (angle, United States Department of State, aŭ State Department) estas la parto de la plenuma povo de la usona registaro, kiu respondecas pri rilatoj inter Usono kaj la cetera mondo, precipe per diplomatio. Ĝi estas gvidata de la Usona Sekretario de Ŝtato, proponita de la Prezidanto kaj konfirmita de la Senato.
La Departemento asistas la prezidanton rilate al la internacia politiko. Ĝi reprezentas Usonon en la ekstero, antaŭ aliaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj, krom en tiuj kie aliaj departementoj okupiĝas. Ĝi proponas kaj plenumas la internacian traktatojn de Usono kun aliaj landoj. Ankaŭ ĝi protektas la usonajn civitanojn, entreprenojn kaj instituciojn ekster Usono.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retpaĝo (angle)