Diskuto:Usona Departemento de Ŝtato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Departmento ne estas Esperanta vorto. La difinoj de "departemento" en ReVo ne inkluzivas tiun ĉi sencon. "Department" en la usona registaro respondas multe pli proksime al "ministerio" aŭ "ministrejo" ol la "departemento". Usonaj registaraj instancoj ne havas "oficialajn nomojn" en Esperanto. --Haruo (diskuto) 02:52, 1 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Tute prave. Tiel en vikidatumoj listiĝas la "multe pli esperantlingvaj" alternativoj Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj kaj Usona ministerio pri eksteraj rilatoj ("pri" ĉi tie pli bonas ol "por", kaj la formo "eksteraj rilatoj" eĉ donas subtilan referencon al multaj komisionoj pri eksteraj rilatoj de la Esperanto-movado) - ambaŭ formoj almenaŭ funkciu kiel alidirektilo al la nuna titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:58, 3 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Cetere, pri la artikola historio: 12:55, 22 aŭg. 2016 Kani movis paĝon Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj al Usona Ministerio por Eksterlandaj Aferoj, kun noto "pli ĝuste".
Kaj: 06:36, 24 dec. 2017‎ Flugkapitano movis paĝon Usona Ministerio por Eksterlandaj Aferoj al Usona Depart(e)mento de Ŝtato, kun noto "alinomis laŭ oficiala nomo". Al tiu aserto de laŭonidira "oficiala nomo" reagis Haruo supre.

La kritiko daŭre validas[redakti fonton]

La tutsupra kritiko daŭre validas. Kaj ĝi ankaŭ validas por la posteno de la ministro pri eksteraj rilatoj, kiun ni en 35 landoj esperantlingve nomas "ministro pri eksteraj rilatoj", en unu lando "ministro pri eksterlandaj aferoj", tolerebla variaĵo ankaŭ ĝusta, kaj en la 37-a lando malĝuste nomas "sekretario de Ŝtato". Usono estas normala lando, kiel ĉiu alia, kaj ĝi ne meritas, ke ni speciale kreas lingve malĝustajn titolojn kaj kategoriojn, nur ĉar la eraraj nomoj aspektas "pli facile rekoneblaj se oni nur konas la anglan nomon". Tiu fenomeno de eraro nomiĝas "falsaj amikoj", paroj da vortoj en du lingvoj, kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife, estas do miskompreneblaj vortoj.

Vidu la superrigardon en Kategorio:Ministroj pri eksteraj rilatoj laŭ landoj.

ThomasPusch (diskuto) 12:30, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]