Madeleine Albright
Madeleine Jana Korbel ALBRIGHT[1] [madlen olbrajt] (naskiĝinta kiel Marie Jana KÖRBELOVÁ la 15-an de majo 1937 en Prago, Ĉeĥoslovakio, mortis la 23-an de marto 2022[2][3]) estis ĉeĥa-usona politikistino kaj diplomatino. Ŝi estis la unua virino, kiu fariĝis la usona ministro pri eksterlandaj aferoj. Ŝin nomumis por tiu ofico prezidento Bill Clinton je la 5-a de decembro 1996 kaj konfirmis la Senato sen kontraŭa voĉo. Ŝi enoficiĝis la 23-an de januaro 1997.
Albright servis kiel estrino de la konsulta firmao Albright Stonebridge Group kaj kiel profesoro ĉe universitato Georgetown. En majo 2012, prezidento Barack Obama aljuĝis al ŝi la Prezidentan medalon de libereco (angle Presidential Medal of Freedom).[4] Ministrino Albright servis ankaŭ kiel estrarano de la "pensfabriko" Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj (angle Council on Foreign Relations).[5]
Albright flue parolis la anglan, francan, rusan, kaj ĉeĥan lingvojn, kaj malpli flue la polan kaj serbokroatan.[6]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bazita sur informoj en la angla kaj ĉeĥa vikipedioj.
- ↑ Sciolino, Elaine, "WOMAN IN THE NEWS; Dukakis's Foreign Policy Adviser: Madeleine Jana Korbel Albright", New York Times, 1988-07-26. Kontrolita 2015-07-19.
- ↑ "Madeleine Albright Fast Facts", CNN, 2014-05-08. Kontrolita 2014-12-31.
- ↑ Roger Cohen. "Memory Goes to War", The New Republic. Kontrolita 2014-12-31.
- ↑ Cohen, Tom, "Albright, Dylan among recipients of Presidential Medal of Freedom", CNN, May 29, 2012. Arkivigite je 2014-01-21 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-21. Alirita 2021-12-22 .
- ↑ Board of Directors – Council on Foreign Relations. Council on Foreign Relations (2006-05-14). Arkivita el la originalo je 2009-06-05. Alirita 2009-06-01 .
- ↑ Brockes, Emma, "Interview: Madeleine Albright", The Guardian, 2003-10-30.
- Webarchive template archiveis links
- Naskiĝintoj en Prago
- Mortintoj en Vaŝingtono
- Naskiĝintoj en 1937
- Mortintoj en 2022
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 15-an de majo
- Mortintoj la 23-an de marto
- Usonaj politikistoj
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Usonaj ministroj pri eksterlandaj aferoj
- Konvertitoj de judismo al kristanismo
- Ordeno de la Kruco de Terra Mariana
- Usonaj judoj
- Judaj politikistoj