Madeleine Albright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madeleine Albright
Persona informo
Madeleine Albright
Naskonomo Marie Jana Körbelová
Naskiĝo 15-an de majo 1937 (1937-05-15)
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Morto 23-an de marto 2022 (2022-03-23) (84-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglaĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioUsono vd
Alma mater Universitato Wellesley • Universitato KolumbioJohns Hopkins Universitato • Paul H. Nitze School of Advanced International Studies • Kent Denver School • School of International and Public Affairs, Columbia University vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Madeleine Albright
Familio
Patro Josef Korbel vd
Patrino Anna Spiegelová vd
Edz(in)o Joseph Albright vd
Infanoj Alice Albright • Anne Korbel Albright • Katie Albright vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoverkisto • politikologo • ambasadoro • universitata instruisto • publikigistoministroministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo politika sciencoekstera politikodiplomatio • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1972–2012 vd
usona ministro pri eksteraj rilatoj
Dum 19972001
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Madeleine Jana Korbel ALBRIGHT[1] [madlen olbrajt] (naskiĝinta kiel Marie Jana KÖRBELOVÁ la 15-an de majo 1937 en Prago, Ĉeĥoslovakio, mortis la 23-an de marto 2022[2][3]) estis usona politikisto kaj diplomato. Ŝi estis la unua virino, kiu fariĝis la usona Ministro pri Eksteraj Rilatoj. Ŝin nomumis por tiu ofico prezidento Bill Clinton je la 5-a de decembro 1996 kaj konfirmis la Senato sen kontraŭa voĉo. Ŝi enoficiĝis la 23-an de januaro 1997.

Albright servis kiel estrino de la konsulta firmao Albright Stonebridge Group kaj kiel profesoro ĉe Georgetown University. En majo 2012, prezidento Barack Obama aljuĝis al ŝi la Presidential Medal of Freedom.[4] Ministrino Albright servis ankaŭ kiel estrarano de la Council on Foreign Relations.[5]

Albright flue parolis la anglan, francan, rusan, kaj ĉeĥan lingvojn, kaj malpli flue la polan kaj serbkroatan.[6]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla kaj ĉeĥa Vikipedioj.

  1. Sciolino, Elaine, "WOMAN IN THE NEWS; Dukakis's Foreign Policy Adviser: Madeleine Jana Korbel Albright", New York Times, 1988-07-26. Kontrolita 2015-07-19.
  2. "Madeleine Albright Fast Facts", CNN, 2014-05-08. Kontrolita 2014-12-31.
  3. Roger Cohen. "Memory Goes to War", The New Republic. Kontrolita 2014-12-31.
  4. Cohen, Tom, "Albright, Dylan among recipients of Presidential Medal of Freedom", CNN, May 29, 2012. Arkivigite je 2014-01-21 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-21. Alirita 2021-12-22.
  5. Board of Directors – Council on Foreign Relations. Council on Foreign Relations (2006-05-14). Arkivita el la originalo je 2009-06-05. Alirita 2009-06-01.
  6. Brockes, Emma, "Interview: Madeleine Albright", The Guardian, 2003-10-30.