Rania de Jordanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rania de Jordanio
Persona informo
رانيا العبد الله
Naskonomo رانيا فيصل صدقي الياسين
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1970 (1970-08-31) (53-jaraĝa)
en Kuvajturbo
Religio islamo vd
Lingvoj arabaanglafranca vd
Loĝloko Raghadan Palace vd
Ŝtataneco JordanioPalestino vd
Alma mater Usona universitato en KairoAmerika UniversitatoUniversitato de Ĝenevo • New English School vd
Partio senpartia vd
Subskribo Rania de Jordanio
Familio
Dinastio Haŝemidoj vd
Patro Fajsal Sadaki al-Jasin vd
Edz(in)o Abdullah la 2-a de Jordanio vd
Infanoj Husejn ibn Abdullah de Jordanio • Princess Salma bint Abdullah of Jordan • Prince Hashem bin Abdullah of Jordan • Princess Iman bint Abdullah of Jordan vd
Profesio
Okupo nereganta reĝino vd
Laborkampo filantropioaktivismo • karitato vd
Verkado
Verkoj The Children's Museum Jordan ❦
Q42332173 ❦
MOOC Arab World vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rania al-Abdullah (arabe: رانيا العبدالله, nasknomo: al-Jasin; naskita la 31-an de aŭgusto 1970) estas la reĝedzino de Jordanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rania al-Jasin estis naskita en Kuvajto, al Fajsal Sadaki al-Jasin kaj Elham Jasin, palestinanoj kiuj originis de Tulkarm.

Rania studis ĉe la "New English School" mezlernejo en Kuvajturbo, tiam kompletigis bakalaŭron en komerca administrado ĉe la American University en Kairo (1991). Post diplomiĝo, ŝi laboris por mallonga periodo en merkatado ĉe Citibank, kaj poste ĉe Apple en Amano.

Rania geedziĝis kun reĝo Abdullah la 2-a la 10-an de junio 1993 kaj ili havis kvar infanojn: princo Hussein (la 28an de junio 1994), princino Iman (la 27an de septembro 1996), princino Salama (la 26an de septembro 2000) kaj princo Haŝem (la 30an de januaro 2000). La La 7-an de februaro 1999, ŝi estis kronita Reĝino de Jordanio. La reĝino eniris la Guinness-libron de rekordoj pro esti la plej juna reĝino en la mondo (kiam ŝi estis kronita).

Politika aktivismo[redakti | redakti fonton]

Post iĝado la reĝoedzino de la regno, reĝino Rania traktis naciajn kaj internaciajn temojn en la kampoj de media kvalito, sano, infanoj kaj junularoj kaj aliaj temoj. Komence de 2011, en kio estis vidita kiel parto de la okazaĵoj de la Araba printempo, estis raportite pri protestoj en Jordanio pro ŝia aktiva partopreno en renkontiĝoj kun altrangaj politikistoj de ĉirkaŭ la mondo kaj klinanta la ŝtatbuĝeton en favoro de la palestinaj rifuĝintoj en Jordanio, ŝia popolo [1].

En septembro 2007, intervjuo de Farid Zakaria kun Rania estis elsendita sur CNN. En la intervjuo, Rania diris, ke ŝi ne kontraŭas la personan elekton de virinoj porti la islaman vualon, hiĝabon, kondiĉe ke ĝi ne estas devigita al ili. Ŝi deklaris ke laŭ ŝia opinio estas nepre ke modernaj islamaj virinoj havas la rajton porti ajnan vualon, de sia persona elekto kaj sen "premo" per konservativa interpreto de Ŝario en socio. Rania mem estis vidita portanta vualon aŭ elegantan ĉapelon ĉe altprofilaj geedziĝoj kaj dum renkontiĝoj kun la Papo en Romo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]