Raĝŭa de Jordanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raĝŭa de Jordanio
Persona informo
رجوة الحسين
Naskonomo رجوة آل سيف
Naskiĝo 28-an de aprilo 1994 (1994-04-28) (29-jaraĝa)
en Riado
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Sauda Arabio vd
Alma mater Sirakuza Universitato • Syracuse University School of Architecture vd
Familio
Dinastio Haŝemidoj vd
Patro Khalid Alseif vd
Edz(in)o Husejn ibn Abdullah de Jordanio vd
Profesio
Okupo entreprenistoarkitekto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princino Raĝŭa de Jordanio (aŭ Raĝŭa al-Husejn, arabe رجوة الحسين, angle Rajwa Al Hussein; naskiĝis kiel Raĝŭa Al Sajf, arabe رجوة آل سيف la 28-an de aprilo 1994 en Riado) estas saud-arabia arkitekto kaj membro de la jordania reĝa familio. Ŝi estas edziniĝinta al Husejn ibn Abdullah de Jordanio, la kronprinco de la reĝlando, kio igas ŝin la plej verŝajna estonta reĝino de Jordanio.

La titolo "kronprincino" ne estas ofte uzata en Jordanio, kaj anstataŭe Raĝŭa estas nomita "Ŝia Reĝa moŝto Raĝŭa al-Husejn" [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Al Sajf naskiĝis en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, la 28-an de aprilo 1994. Ŝi estas la plej juna el la kvar infanoj de la saud-arabia komercisto Ĥaled Al Sajf, Ĉefoficisto de la Grupo Al-Saif, kaj lia edzino Aza as-Sudajri[2]. La familio Al Sajf, konsiderata parto de la saud-arabia nobelaro, venas de la Subaj-tribo, la ŝejĥoj de la urbo al-Attar en Sudajr [3][4]

Ŝia patrino apartenas al la familio as-Sudajri, la sama familio kiel la patrino de la reĝo de Saud-Arabio, same kiel tiu de lia forpasinta edzino, Sultana bint Turki as-Sudajri, arabe سلطانة بنت تركي السديري. Tiamaniere ŝi estas parenco (nepino de kuzo) de Salman, la reĝo de Saud-Arabio.

Ŝia patro, Ĥaled bin Musaed bin Sajf bin Abdel-Aziz Al Sajf, diplomiĝis kun akademia grado en konstrua inĝenierarto ĉe Usona universitato de Bejruto kaj fondis firmaon nomatan Al Seif Engineering Contractors, unu el la gvidaj konstrufirmaoj en Saud-Arabio kune kun kelkaj firmaoj funkciantaj en aliaj sektoroj.

Al Sajf finis siajn mezlernejajn studojn en Saud-Arabio kaj kompletigis sian superan edukadon ĉe la Lernejo de arkitekturo de la Universitato de Sirakuzo[5]. Ŝi studis kaj laboris en Los-Anĝeleso, ricevante gradon de la Modo-Instituto de Dezajno kaj Komercado kaj laborante en arkitekturfirmao proksima.

Fianĉiĝo kaj geedziĝo[redakti | redakti fonton]

La 17-an de aŭgusto 2022, la Reĝa Haŝemida Kortego anoncis en Twitter la fianĉiĝon de Al Sajf kun Husejn ibn Abdullah, la plej aĝa filo de gereĝoj Abdullah la 2-a kaj Rania de Jordanio. La gefianĉiĝa ceremonio okazis ĉe la domo de la patro de Al Sajf en Riado. La reĝo kaj reĝino de Jordanio, princo Hassan bin Talal, princo Haŝem ibn Abdullah, princo Ali ibn Husejn, princo Haŝim ibn Husejn, princo Ghazi ibn Muhammad, princo Raŝid ibn Hassan kaj membroj de la familio Al Sajf partoprenis en la ceremonio.

Al Sajf faris sian unuan oficialan publikan aperon la 18-an de oktobro 2022, kiam ŝi vizitis la reĝan kongreson kun kronprinco Husejn kaj la onklo de lia patro, Hassan bin Talal. [6]

La 31-an de decembro 2022, la Reĝa Haŝemida Kortego anoncis, ke la geedziĝo de princo Husejn kaj Raĝŭa Al Sajf okazos la 1-an de junio 2023, en Zahran Palaco en la ĉefurbo Amano [7].

La 1-an de junio, la grandioza geedziĝo okazis en Amano. Inter la gastoj estis ankaŭ Vilhelmo, princo de Kimrujo kaj lia edzino Catherine, princino de Kimrujo, kaj Jill Biden, la prezidentedzino de Usono.

Princino de Jordanio[redakti | redakti fonton]

Je ŝia geedziĝo, Raĝŭa iĝis princino de Jordanio kaj ricevis la titolon Her Majesty Princess Rajwa Al-Hussein, "Ŝia Reĝa moŝto Raĝŭa al-Husejn". Nun kiam ŝi estas oficiale edziniĝinta al la kronprinco, ŝi partoprenos en reĝaj domanaraj agadoj.

Aliaj devoj kiuj estos asignitaj al Raĝŭa estos la reprezentado de la kronprinco ĉe okazaĵoj, inkluzive de tiuj okazigitaj ekster la lando, kiel ekzemple geedziĝoj de membroj de la reĝaj domoj[8]. Sekve, ŝi partoprenos agadojn ligitajn al sociaj projektoj kaj bonfarado[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]