Diskuto:Raĝŭa de Jordanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mistradukoj[redakti fonton]

La artikolo estas (komputile?) tradukita el la angla kaj enhavas kelkajn aĉajn tradukerarojn.

  • La "malfrua geedzo" de la saudia reĝo - his late spouse - estas kompreneble ne malfrua, sed estas lia "mortinta edzino".
  • Alia tipa eraro estas "Engaĝiĝo kaj geedziĝo" - Engagement and Wedding - kie anstataŭ "Engaĝiĝo" kompreneble devas esti "Fianĉiĝo".
  • Ial aperis la stranga vorto "majoratulo" por eldest son. Tio ja estu "plej aĝa filo", aŭ simple "unua filo".
  • "prakuzo" ne estas bona traduko de cousin twice removed. Korekte estus "nepo de kuzo".

Aliaj rimarkoj:

  • En Esperanto-Vikipedio pli taŭgas esperanta transskribo de arabaj nomoj ol angla transskribo. Prefere ni menciu la princinon kiel Raĝŭa al-Husejn, naskita Raĝŭa Al Sajf, rigardante rekte la originalajn arabajn nomojn anstataŭ la anglajn transskribojn.
  • La unua versio de tiu ĉi tradukaĵo, kiel ankaŭ de pluraj aliaj, enhavis la kodon {{Vivtempo|,}} (tiel!) - kun la efiko ke ĝi absurde aperis en siaj kategorioj sub "," (komo) kiel alfabeta komenclitero. (Mi dume forigis la fuŝan komon kie mi trovis ĝin. Inter Haŝemidoj estis pluraj tiaj "komuloj".)
  • Apud la (nedezirata) efiko pri la komo, tiu ŝablono ja havas la tute deziratan efikon ke ĝi aŭtomate enkategoriigas en "Naskiĝintoj en ...", "Mortintoj en ...", "Vivantaj homoj". Kun la ŝablono "Vivtempo" do tute ne necesas eksplicite aldoni tiujn kategoriojn. (Se la tradukprogramo ilin transprenis el la angla fonto, do preferindas ilin mane forigi.)

Moldur (diskuto) 13:34, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Plia fuŝo: La Royal Hashemite Court estas kortego, ne kortumo! - Moldur (diskuto) 00:50, 7 okt. 2023 (UTC)[Respondi]