La Emirlando de Transjordan (arabeيمارة شرق الأردان) estis sendependa politika unuo (protektorato) en la Brita Mandato de Palestino, establita kiel administra unuo en aprilo 1921 antaŭ ol la Mandato venis en efektivo [1]. Ĝi estis geografie ekvivalenta al la aktuala Regno de Jordanio, kaj restis sub la formala protekto de la Ligo de Nacioj ĝis sendependiĝo en 1946 [2].
Post la araba-israela milito de 1948, la okcidenta bordo de la rivero Jordano estis aneksita (t.n. Cisjordanio), kaj la 2an de junio 1949 la nova nomo de la regno iĝis Jordanio. Malgraŭ la perdo de la Okcidenta Jordanlando en la Sestaga Milito de 1967, la lando retenis la nomon Jordanio.
↑Hashemite Monarchs of JordanArkivigite je 2019-05-08 per la retarkivo Wayback Machine, "The Emirate of Transjordan was founded on April 11, 1921, and became the Hashemite Kingdom of Jordan upon formal independence from Britain in 1946"