Dhimmi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dhimmi (arabe ذمّي ḏimmī ) estas la nomo per kiu estis konataj en la islama mondo la judoj kaj kristanoj kiuj loĝis en islamaj ŝtatoj, kaj kies loĝado estis tolerata, laŭ la leĝoj de la ŝario (muzulmana leĝo), kontraŭ la pago de specifaj impostoj kaj la akceptado de malsupera socia klaso. La dhimma aŭ protektado nuntempe ne ekzistas en la modernaj islamaj ŝtatoj, kvankam en kelkaj el ili la anoj de religiaj malplimultoj daŭre denuncas ke ili troviĝas en malsupera socia klaso.

La ekzistado de la koncepto dhimma venas de la rilatoj inter islamo kun judismo kaj kristanismo kaj kiu troviĝas en la Korano. Male al tio ke la judoj kaj kristanoj kundividas saman historion kaj vidas la muzulmanojn kiel nefideluloj, islamo konsideras ke judoj kaj kristanoj estas portantoj de la frua dia vorto, tiu sama kiun ricevis Mahometo, sed ili kredas ke judoj kaj kristanoj modifis la originalan mesaĝon kaj apartiĝis de ĝi. Pro tiu kialo ili estas konsiderataj perdiĝintoj sed ne kiel nefideluloj.

La vorto dhimmah signifas "pakto" aŭ "devo". Ĝi estas koncepto de la Ŝario, laŭ kiu la judoj kaj kristanoj (kaj kelkfoje membroj de aliaj religioj konsiderataj unudiaj, kiel la zoroastranoj), ĝenerale nomataj "gento de la Libro", vivas sub la «protekto» de la sultano aŭ muzulmana reganto, kun rajtoj kaj devoj «diferencigitaj». Kutime, la "gento de la dhimma" liberiĝas de la militservo kaj la religia imposto, nomata azako, sed anstataŭ ĝi ili devas pagi individuan imposton, nomata jizyah (جزية), kaj imposto sur la tero (jaray), krom akcepti la aŭtoritatecon de la sultano. Tiu leĝo garantias al la malplimultoj praktiki la kredon (kvankam kun gravaj limigoj) kaj havi proprajn juĝistojn rilate al civilaj aferoj, kiel geedziĝoj, divorcoj, sukcedoj, ktp.