Elizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elizio estas forigo de parola sono - ĉu vokalo, ĉu konsonanto, ĉu tuta silabo - por igi vortonfrazon pli facile aŭ rapide prononcebla. Por Esperanto-uzanto ĝi kutime signifas nur forigon de la fina vokalo de vorto, kion la 16 reguloj permesas je singularaj ne-akuzativaj substantivoj (-o) kaj je la artikolo la. Tamen tiu limigita uzado de la vorto lingvoscience eraras: kiam iu diras stas anstataŭ estas pun'to anstataŭ punkto, tio same estas elizio kiel ekzemple fundament.

Elizioj povas okazi kaj en ortografio kaj en fonetiko. Ili oftas en buŝa lingvo, kie ili kutime aperas sen konscio de la parolanto. En skriba lingvo, en Esperanto aparte en poezio, ĝi estas konscia rimedo de la aŭtoro.

En diversaj ortografioj oni kutime uzas signon apostrofo ( ' ) por montri elizion.

Eliziado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En natura, buŝa Esperanto kaj Esperanta slango aperas elizioj en multaj okazoj, same kiel en aliaj lingvoj. Tamen en la skriba lingvo la uzado de elizioj estas tre limigita. La du fundamentaj elizispecoj - aparte o-eliziado - tradicie uzeblas nur en poezio. Tamen nuntempe multaj homoj uzas ilin en ajnaj kuntekstoj, laŭ ritmaj kaj stilaj bezonoj. Kelkaj eliziaj parolturnoj, kiel ekzemple "de temp' al tempo", nun tute ne aspektas strangaj en proza teksto.

En Pra-Esperanto forigeblis ankaŭ la adjektiva finaĵo. En moderna Esperanto tio ne eblas. Kelkaj neoficialaj elizioj tamen troviĝas en la literaturo:

  • elizio de la finaĵo -aŭ, ekzemple en kvaz "kvazaŭ" kaj adi "adiaŭ"
  • la vorto un' por "unu" en marŝa taktokalkulado: "un' du, un' du, un' du…"
  • la esprimo dank’ al por "danke al" aŭ "dankon al": "Dank’ al la kontribuantoj, la Vikipedio daŭre kreskos."
  • elizio de la komenca e- en diversaj formoj de la verbo "esti": stas, stis = "estas", "estis".
  • elizio de -e en la prepozicio de: d' oro = de oro

Ceteraj elizioj ĉefe aperas en tekstoj por remontri buŝan prononcon: je' "jes"/"jen", temp'raturo "temperaturo" ktp.

Eliziado ŝanĝas la normalan akcentoregulon de Esperanto. Vorto kiel amik' ja en tiu formo havas nur du silabojn, sed akcentas la lasta, en oficiala ortografio markita per apostrofo.

En la Esperanta ĵargono Esperant' elizio estas deviga kiam eblas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]