Fernand de Varennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

D-ro Fernand de Varennes estas, precipe en UN-rondoj, tutmonde famkonata jurofakulo pri malplimultaj, homaj kaj lingvaj rajtoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

D-ro Fernand de Varennes - akiris jurgradon (LL.B.) en Kanado ĉe la Universitato de Moncton kaj Majstrogradon en juro (LL.M.) ĉe la London School of Economics and Political Science en Britio. En 1996, li akiris sian PhD en leĝo (D-ro Juris) el Mastriĥto Universitato en Nederlando. D-ro de Varennes fondis inter alie la unuan gradon pri homrajta juro en Aŭstralio kaj estas bone konata fakulo pri malplimultaj, lingvaj kaj homaj rajtoj. Li instruis studentojn en Afriko (Pretoria, Sud-Afriko) Eŭropo, Azio (Hongkongo), Nord-Ameriko kaj Aŭstralio. Li estis en la konsila komisiono de multaj sciencaj jurorevuoj kaj esplorcentroj, kaj verkis pli ol 150 artikolojn kaj librojn kiuj aperis en proksimume 30 lingvoj[1].

UN-simpozio (ESF) "Lingvo kaj Ekskludo"[redakti | redakti fonton]

Li estis ĉefa parolanto dum la UN-simpozio Lingvo kaj Ekskludo  (7a de majo 2015, Novjorko) organizita de la Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko kiu ĉiujare organizas simpozion rilata al lingvoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ESF. Dum tiu simpozio li deklaris la jenon : “montriĝis notinde timema en sia aliro al la homrajtaj dimensioj de lingvoj,” preterlaso despli rimarkinda se oni konsideras la instrumentigon de lingvaj pretendoj “en multaj konfliktoj en la mondo kiuj rilatas al minoritatoj.” Li instigis al pli granda atento al lingvoj – same en la UN-komunumo kiel en ties interagado kun la pli vasta mondo"[2].  

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Papers of Fernand de Varennes (Uni Moncton, Kanado)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lingvaj rajtoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Interview with Professor Fernand de Varennes, world’s leading expert on human rights (intervjuo kun profesoro Fernand de Varennes, monda spertulo pri homaj rajtoj), Foreign Policy News, la 6-a januaro 2015.
  2. UN-simpozioj, ESF,