Universitato de Hartford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Hartford
universitato • privata neprofitcela lernejo
moto Ad humanitatem
Al Homeco
Informoj
fondodato 1957
Situo
Geografia situo 41° 48′ 3″ N, 72° 42′ 50″ U (mapo)41.8009-72.714Koordinatoj: 41° 48′ 3″ N, 72° 42′ 50″ U (mapo)
lando Usono
adreso 200 Bloomfield Ave, West Hartford, CT, 06117-1599
poŝtkodo 06117-1599
Nombroj
nombro de studentoj 6 493 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education vd
filioj
• Connecticut Space Grant Consortium vd
Universitato de Hartford (Konektikuto)
Universitato de Hartford (Konektikuto)
DEC
Universitato de Hartford
Universitato de Hartford
Universitato de Hartford (Usono)
Universitato de Hartford (Usono)
DEC
Universitato de Hartford
Universitato de Hartford
Map
Universitato de Hartford
vdr

La Universitato de Hartford (angle University of Hartford, mallongigite UHart) estas privata universitato en West Hartford en la ŝtato Konektikuto, Usono. Ĝia ĉefa kampuso etendiĝas tra la municipa areo Hartford kaj atingas najbaran Bloomfield . La universitato altiras studentojn de 48 ŝtatoj kaj 43 landoj kaj havas studprogramojn akredititaj de la EAC/ABET, AACSB kaj NEASC-CIHE) [1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis establita en 1877 fare de konektikutaj virinoj, inkluzive de la edzino de Mark Twain, sinjorino Samuel Clemens, Olivia Langdon Clemens, kaj kontraŭsklavecisma Harriet Beecher Stowe. La ejo estis elektita proksime de la Wadsworth Atheneum - la unua artmuzeo de Usono.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La lernejo estas precipe specialigita pri muziko, dancado, aktorado kaj aliaj kulturaj temoj. En 1991, Hartford College for Women eniris kiel malĉefa parto de la universitato tra fuzio.

La altlernejoj estas:

  • Barney Lernejo de Komerco
  • Kolegio de Arto kaj Sciencoj
  • Hartford Art School
  • Kolegio de Inĝenierio, Teknologio kaj Arkitekturo
  • Kolegio de Edukado, Flegado kaj Sanaj Profesioj
  • La Hart Lernejo
  • Hillyer College

En la universitato estis 7,308 studentoj kaj 787 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis US$ 26,996 por studentoj registritaj en Usono. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kreiĝis en 1952 kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa precipa oficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas Biblioteko Hector Hodler. CED ankaŭ funkciis kiel ero de la Universitato de Hartford.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. U.S. News & World Report, Best National Universities 2011 http://colleges.usnews.rankingsandreviews.com/best-colleges/national-universities-rankings/ Arkivigite je 2009-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. University of Hartford Accreditation http://admission.hartford.edu/studying/accreditation.php Arkivigite je 2010-08-16 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]