Hans Becklin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hans Becklin
Hans Becklin.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1992 (1992-04-09) (30-jara)
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantistovikario
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hans "Hanso" Eric BECKLIN (naskiĝis la 9-an de aprilo 1992) estas usona esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO dum la 74-a IJK en Badaĥozo, Hispanio.

Pastro Hans E. Becklin gvidas la preĝejon Salem Evangelical Lutheran Church of Kissel Hill en Lititz, Pensilvanio, kie li aparte fokusiĝas pri konsciigo, monkampanjoj, kaj komunuma konstruado. Li spertiĝis en la kampo de la regado de neprofitcelaj organizaĵoj kiel membro de la Eklezia Konsilio de la Evangelia Luterana Eklezio en Usono (The Evangelical Lutheran Church in America), en kiu li oficis kiel komitatano pri financoj kaj la reprezentanto al la Moraviana Eklezio.

P-ro Becklin diplomiĝis kiel bakelaŭro kun la plej altaj laŭdoj ĉe la universitato Luther College kaj kiel magistro ĉe la seminario The Lutheran School of Theology at Chicago. En 2016 li ricevis la premion A.R. Wentz pri la eklezia historio de luteranoj en Usono.

Interesoj: lingvo en ne-registaraj organizaĵoj; regado de organizaĵoj; monkampanjoj, internacia gvidado; la pedagogio de fremdaj lingvoj; Esperantologio; eklezia historio; kristana vidaĵa kulturo; teologio. [1]

Ekde 2022 li estas parto de la podkasto Usone Persone.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]