Hans Becklin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hans Becklin
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1992 (1992-04-09) (32-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantistovikario
vdr

Hans Eric BECKLIN (esperantigita kiel Hanso[1]; naskiĝis la 9-an de aprilo 1992) estas usona pastro kaj esperantisto.[2] Ekde 2022, li estas ano de la Akademio de Esperanto.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Becklin kreskiĝis ene kaj proksime de urbo Madisono (Viskonsino);[2] laŭ siaj propraj vortoj, li «sentis vokon al ordinacia ministerio en la luterana eklezio ekde frua aĝo».[2] Li estis ordinaciita pastro kaj servis en la ELCA Church Council, la plej alta decidkorpo de la konfesio inter la Ekleziaj Asembleoj (angle Churchwide Assemblies, 2013-2019), por kiu deĵoris en la buĝeta kaj financa komitato; li ankaŭ servis kiel la reprezentanto de la ELCA ĉe la Moravia Eklezio en Nordameriko (2015-2019).[2]

Li studis en la universitato Luther College (trad. Luterana Kolegio kaj atingis bakalaŭron pri historio summa cum laude (2014).[2][4] Li gajnis la premion A.R. Wentz pri Usona Luterana Historio (2016) el la Lutheran Historical Society of the Mid-Atlantic (trad. Luterana Historia Societo de la Mez-Atlatiko).[2][4] Poste, en 2018, li akiris diplomon Master of Divinity ĉe la Lutera Lernejo pri Teologio en Ĉikago, kie li estis Presidential Scholar.[2][4]

Becklin servis sian paroĥon ĉe Holy Cross Lutheran Church (trad. Lutera Eklezio de la Sankta Kruĉo) en Menomonee Falls, en ŝtato Visconsino.[2] Li gvidas kiel pastro la paroĥon Salem Evangelical Lutheran Church of Kissel Hill en Lititz, en la ŝtato Pensilvanio de Usono.[2][5] Inter aliaj, li interesiĝis pri ne-registaraj organizaĵoj, monkolektado, pedagogio de fremdaj lingvoj, esperantologio, historio de la eklezio kaj teologio.[4]

Li parolas Esperanton kaj la anglan.[1] Li edziĝis kun pastro Marissa Becklin, kiu servas la paroĥon Faith United Evangelical Lutheran Church en Denvero (Pensilvanio).[2]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fondumo por Esperantologiaj Studoj

Becklin eklernis Esperanton en 2015, dum li estis ankoraŭ studento.[4] Li trovis retejon pri la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kaj kontaktis la tiamajn administrantojn por ricevi financan subtenon por partopreni la programon.[4] Li estis kunlaboranto en la Fondumo por Esperantologiaj Studoj (ESF) en 2017 kiam Humphrey Tonkin, la tiama prezidanto, demandis lin kunsidi kun si kiel estrarano de ESF.[4] En ESF, Becklin okupiĝas pri monkolektado, historiaj projektoj, arĥivoj.[4] «Mi estas historiisto» — diris li dum intervjuo okaze de la Universala Kongreso de 2022 — «kaj por mi, estas tiel klare ke [...] se ni ne dokumentas tion, kion ni faras, ekzemple en ĉiu angulo de Esperantujo, en lokaj kluboj, en landaj asocioj, en la internacia movado, post ni, homoj ne povos ekscii kion faris la esperantistoj, kial ili faras tion, kiel ili uzis Esperanton».[4]

Agado en TEJO

Becklin elektiĝis kiel ordinara estrarano de TEJO dum la 74-a IJK en Badaĥozo, Hispanio.[6] Tamen, post malpli ol unu jaro, li anoncis sian eksiĝon. Li asertis, ke «preskaŭ tuj» post sia estraraniĝo li malkovris, ke li ne havas sufiĉan libertempon por sia laboro.[7] Li ofte okupiĝis pro siaj paroĥo kaj paroĥanoj, kaj iĝis eĉ pli okupata post ke li estis promociita al nova paroĥo kaj devis translokiĝi 2000 kilometrojn.[7] Pro tio, li klarigis, ke li bedaŭrinde «nek bone, nek diligente laboris dum la pasintaj monatoj», kvankam tio ne signifas ke li «neserioze traktis [s]ian laboron en TEJO».[7] Li pludiris, ke dum sia mandato «ne estis klara kaj strategia gvidado», kaj ke

Estus pli bone elekti malpli grandan grupon kun homogena plano por TEJO bone konata al la komitato, ol hazardan, sed pli grandan, heterogenan grupon sen kohera kunligilo[7]

Li representas TEJO-n ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO en Nov-Jorko,[8][9] kie li promocias politikojn por subteni lingvan diversecon kaj inkluzivecon.[10][11]

Usone Persone

Ekde 2022 li estas parto de la podkasto Usone Persone, kune kun la usonaj esperantistoj Rafa Nogueras kaj Brandon Sowers.[12][13] En intervjuo por Libera Folio, Becklin rimarkis, ke malsame al tradiciaj radioelsendoj de naciaj radioj de Pollando, Kubo, Ĉinujo, Vatikano, ktp, oni povas per podkastado kapti elsendojn laŭ la propra ritmo, anstataŭ dependi de horaro.[12] Tamen, «ne temas pri transpreno de ajna informa (aŭ propaganda) rolo» — li diris — «temas pri la kreado de tute nova ĝenro, kiu malpli utilas al unudirektaj registaraj deziroj, sed pli kongruas kun la bezonoj de la nuntempa Esperanto-komunumo».[12]

Akademio de Esperanto

En marto de 2022, li estis elektata membro de la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Hanso Becklin (esperante). Alirita 2023-06-13.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Our Pastor (angle). Alirita 2023-06-11.
  3. 3,0 3,1 Elekto de triono de la Akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2022-03-02). Alirita 2023-06-13.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Hans Becklin - Conservation ĉe YouTube
  5. Pastor Hans Becklin (angle). Alirita 2023-06-13.
  6. "TEJO havas novan estraron", Libera Folio, 2018-08-13. Kontrolita 2023-06-12. (esperante)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 "Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas", Libera Folio, 2019-05-11. Kontrolita 2023-06-12. (esperante)
  8. Eksteraj Rilatoj (esperante). TEJO. Alirita 2023-06-12.
  9. Esperanto Por UN (esperante). Alirita 2023-06-12.
  10. Is English enough? Listening to the world’s many voices (angle). The 68th United Nations Civil Society Conference (2019-08-27). Alirita 2023-06-12.
  11. NGO Committee on Language and Languages Elects New Executive Board (angle) (24-a de majo 2022). Alirita 2023-06-12.
  12. 12,0 12,1 12,2 "Tri usonanoj diskutas persone", Libera Folio, 2023-01-24. Kontrolita 2023-06-12. (esperante)
  13. Usone persone • A podcast on Spotify for Podcasters (angle). Spotify for Podcasters. Alirita 2023-06-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]