Fátima Jiménez García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fátima Jiménez García
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1982 (1982-08-10) (41-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fátima JIMÉNEZ GARCÍA estas hispana esperantistino de Arundo, Provinco Malago, Andaluzio. Ŝi estas Supera Teknikistino pri Infana Edukado kaj Diplomita pri Sociala Laboro en la Universitato de Granado. Ŝi gvidis diversajn seminariojn en municipa informejo de la Urbodomo de Arundo pri virinaj aferoj.

Ŝi ankaŭ instruis esperanton en pluraj kulturaj centroj en sia urbo. Ŝi estis membro de la LKK kiu organizis la 73-an Hispanan Kongreson de Esperanto okazinta en Arundo. Ŝi prelegis dum la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 okazinta en Antekero pri dolmenoj kaj gvidis atelieron pri mikroliteraturo.

Ŝi estis lernantino en la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ŝi estas delegito de UEA en Arundo kaj vicprezidantino de Andaluzia Esperanto-Uniĝo.