María Ángeles Maeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

María Ángeles MAESO, Valdanzo (Soria) 22a de junio 1955, estas hispana poetino. Ŝi studis Hispanan Filologion kaj aliajn studojn rilatajn kun la Sociaj Sciencoj. Aktuale, ŝi kombinas instruadon de Hispanaj Lingvo kaj Literaturo en mezlernejo, kun aliaj pedagogiaj agadoj kiel volontulino ĉe lernantoj de marĝenaj sociaj grupoj.[1]

Lia poezia verkaro havigis al ŝi la agnoskon de ĉefaj antologiistoj interesatoj pri ina poezio de la lastaj jaroj de la 20-a jarcento. Krome, ŝi ĉiam ricevis specialan atenton fare de la literaturaj revuoj. Ŝi publikigis Sin regreso (Senrevene, Palencia, 1990), Trazado de la periferia (Periferia skizo, 1996), kaj verkis Algunas preguntas para la nieve (Kelkaj demandoj por la neĝo). Poste venis El bebedor de los arroyos (La trinkanto ĉeroje), Vamos, vemos (Ni iras, vidas) kaj noveloj Perro (Hundo) kaj Los condes del no y no (La grafoj de ne kaj ne).[2]

Lastaj verkoj estis Basura mundi (2008), ¿Quién crees que eres yo? (2012) kaj Huy, qué miedo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] La web de las biografías, Alirita la 31an de Aŭgusto 2017.
  2. Miguel Fernández, Noto al María Ángeles Maeso, Poemoj, en Beletra Almanako, nº 23, Mondial, Novjorko, Junio 2015, paĝo 68.
  3. [2] Alirita la 31an de Aŭgusto 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BENEGAS, Noni kaj MUNÁRRIZ, Jesús. Ellas tienen la palabra. Dos décadas de poesía española. Antología (Madrid: Hiperión, 1997).
  • FERNÁNDEZ, Miguel, "Konata neesperanta eldonejo publikigis gravan poemaron en dulingva (hispana-esperanta) versio", Sennaciulo, nº 0-06 (1343-1344), Majo-Junio 2017. Paĝo 24. Ĉefa pri Vamos, vemos (Ni iras, vidas).