Internacia Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Lingvo Internacia.

Delonge aperis provizoraj projektoj por establado de internaciaj lingvoj, krom faktaj disvolviĝoj de antaŭaj naciaj aŭ plej ofte imperiaj lingvoj, kiuj imponas sin kiel interligiloj por diversaj nacioj aŭ popoloj. Tio estas ofta celo por eseaj ĉu politikaj aŭ utopiaj proponoj.

En literaturo (ankaŭ en aliaj artoj, kiaj kino) la apero de internacia lingvo povas esti ĉu reala kompono de veraj socioj aŭ fikciaj realaĵoj. Vidu ekzemple la rakonton de István Ertl Lingvo kaj vivo, ege interesa rakonto pri stranga lingvo en insulo kiu rezultas esti iama klopodita internacia lingvo.[1]

Historio de internaciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Internacia Lingvo. (Historia skizo ĝis Volapük.) La kresko de la internaciaj rilatoj, multe superintaj la kadrojn de koncernaj ritaloj dum la antikvo kaj mezepoko, aktualigis la problemon pri la lingvo universala. Jam ne eblis kontentiĝi per tiu skalo de internaciaj rilatoj, kiuj difinis siatempe internacian uzadon por limigitaj lokaj bezonoj de la lingvoj: babilona, antikva greka kaj latina. La malkovro de la Nova Kontinento kaj la grandiozaj perspektivoj de plifortigo kaj plisimpligo de rilatoj kun Hindujo kaj aliaj landoj, kresko de potenco kaj influo de nova socia klaso, la burĝaro, celanta forigi la nacian limigitecon de feŭda mezepoko, decida fiasko de la mezepoka internacia lingvo, la latina, kiu jam ne kapablis konformiĝi al bezonoj de rapide evoluantaj scienco kaj tekniko, - ĉi ĉiuj faktoroj akcelis starigon de la problemo pri dezirindeco de nova lingvo-ilo por interpopola interkompreniĝo.

Interpopola ĵargono de Mediteraneaj havenoj dum la mezepoko, - la Lingvo Franka - ne povis solvi tiun taskon. Provoj verŝi novan sangon en la mezepokan latinon, vivigi kaj plikonformigi ĝin al la novaj bezonoj, montriĝis senrezultaj.

Unu el plej grandaj humanistoj de sia tempo, la hispano Vives en sia libro "De Disciplinis" (1532) skribis timoplene: "Estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj. . . Pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento." La maltaŭgo de la latina lingvo por la aktualaj bezonoj estis tiom klara por la pensuloj de tiu tempo, ke la instruita kuracisto kaj astrologo Nostradamus en 1555 profetis en siaj antaŭdiroj "Centuries" aperon de nova kultura lingvo "inter la popoloj latinaj kaj orientaj."

Sur tiu bonpreparita tereno de disreviĝo pri la malnovo kaj de atendado de io nova ekaperis multaj provoj solvi la problemon de tutmonda int. lingvo. De la: filozofoj Descartes (1629), Leibnitz (1666) kaj de la pedagogo Komensky (1641) dum la 17-a, 18-a, 19-a jarcentoj kaj ĝis la nunaj tagoj kontinue daŭras provoj skizi strukturajn bazojn kaj bazajn formojn de nova monda lingvo.

Ankoraŭ longe antaŭ la tempo, kiam la scienco kapablis plene kompreni la esencon de la "lingvo", apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio (universala ideografia skribo), de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj, bazitaj sur sistemoj de logika klasifiko, de komunhomaj simbolaj lingvoj ktp.

La utopiistoj Thomas More (1516) kaj Denis Vairrasse (1677) skizis bazojn de la estonta lingvo. Ankaŭ Fourier kaj Cabet sin okupis pri tiuj problemoj. La epoko de la granda franca revolucio kaŭzis aperon de speciale konsiderinda nombro de similaj projektoj. Sed la nesufiĉaj konoj rilate al la esenco de la lingvo kaj al la vojoj de ĝia evoluo, la troraciaj konceptoj de la epoko de la franca revolucio, kiuj apartigis la lingvon-ilon for de la socio, for de la formoj kaj kondiĉoj de la ekzistado de tiu socio, reale malebligis la aperigon de praktike efektivigeblaj projektoj pri la int. lingvo. Tamen tiuj provadoj estis necesaj antaŭpreparaj laboroj, eksperimentoj kaj esploroj, sen kiuj ne estus solvo de la problemo.

En la 19-a jarcento la problemo de komuna lingvo interesis ne nur apartajn personojn, sed ankaŭ pli vastajn tavolojn, avide akcelintajn novajn almilitojn de scienco. Tio klarigas la akcepton de pluraj sistemoj de diversaj internaciaJ signaroj, kiel la lumtura signalado (1865) la mara signalaro (1871), la dekuma klasifika sistemo por bibliotekoj ktp. Tio klarigas ankaŭ la kvantan kreskon de la projektoj de artefarita lingvo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj tio klarigas, ke la plimulto de novaj lingvoprojektistoj forlasis la tro abstraktajn bazojn kaj alproksimiĝis al la ekzistantaj "naturaj" lingvoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. István Ertl Lingvo kaj vivo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 18-20.