Aloisia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aloisia lingvo estas pazilalio bazita sur Karolina skibo proponita de Juan Traggia en la fino de la 18-a jarcento por esti internacia lingvo. Laŭ li, neniu nacia lingvo povus esti internacia, sekve, nur artefarita lingvo taŭgus al tiu celo.

Kiel en Karolina skribo, la elementoj estas dividitaj en vortradikoj kaj gramatikaj indikiloj. La vortradikoj havu tri literojn, la indikiloj estu ankaŭ unusilabaj. Prepozicioj kaj konjunkcioj estas dusilabaj. La nomo havas du nombrojn (singularo kaj pluralo) kaj tri kazojn: rekto, nerekto kaj prepozicia. Estas 4 deklinacioj al la substantivoj kaj du al la adjektivoj.