Lilia Ledon da Silva
| Lilia Ledon da Silva | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de decembro 1956 en Pelotas |
| Morto | 18-an de februaro 2023 en San-Paŭlo |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Familio | |
| Patro | Gilbert Ledon |
| Patrino | Symilde Schenk Ledon |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Lilia Ledon da Silva, plumnomo Sara Larbar (naskiĝis la 12-an de decembro 1956 en Pelotas, Rio-Grande-do-Sulo, forpasis la 18-an de februaro 2023 en la urbo San-Paŭlo, subŝtato San-Paŭlo)[1] estis franca-brazila denaska esperantistino, tradukistino, verkistino, universitata profesoro pri beletro kaj instruistino de la franca lingvo[1].
Ŝi diplomiĝis pri beletro (france, portugale, angle) ĉe la Universitato de San-Paŭlo (USP) kaj kiel serĉesploristino kaj universitata profesoro, ŝi estis unu el la enlandaj pioniroj koncerne esplorojn pri beletro-kreado[1].
Ŝi estas la filino de esperantistoj Gilbert Ledon kaj Symilde Schenk Ledon, do ŝi estas denaskulino kies riĉega vortuzo strikte limiĝas je la Plena Ilustrita Vortaro (PIV)[2]. Ŝi ekverkis por la esperantistaj revuoj Impulso kaj Laŭte!.[3]
Dum la pasintaj 15 jaroj, ŝi suferis pro diversaj malsanoj kaj kondiĉoj, inkluzive de koratakoj kaj kancero, kaj spertis ren- kaj pankreatajn transplantadojn[1].
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Ŝia originala romano "Karuseloj" (1987)[4] estas omaĝe al la 100-jariĝo de Esperanto kaj dediĉita al la denaskaj Esperanto-parolantoj. Ĝi temas pri la unuaj amoj de junulino en Brazilo kaj la Esperanta medio[3][2] kaj pro tio interesa libro el vidpunkto de la Esperanto-kulturo.
Ŝia riĉega vortuzo strikte limiĝas je la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kaj en ĝi estas glosoj interalie "Sonoli" kiu signifas konduti laŭ la sistemo SNL (Sen Nacia Lingvo).
- Karuseloj (1987, eld. Fonto; reeldono 2019, Fonto, San-Paŭlo), reeldono ankaŭ en n-ro 8 en la serio de minilibroj (7x5cm) "Nia Juvelaro", 488 paĝoj.
- Lilia Ledon: Realo, nepriskribebla realo. Paŝoj al plena realo-aliro. Beletra Almanako (25), februaro 2016. paĝoj 27-36.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Tradukoj el la franca al la portugala (brazila)
[redakti | redakti fonton]- Émile Auguste Chartier (Alain): Considerações Sobre a Educação Seguidas de Psicologia Infantil (traduko de 2012), origine Propos sur l'Éducation (1932), eldonejo de la traduko É Realizações, ISBN 978-8580330922
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 EASP Kuriero n-ro 291, 22.2.2023
- 1 2 (eo) Poul Thorsen, recenzo de Karuseloj, LF, 1989.
- 1 2 du mencioj en Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, aparte paĝo 516, alirita la 21an de novembro 2023 (angle)
- ↑ (eo) Sara Larbar, Karuseloj, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), eld. 2019
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La libro Karuseloj estas libere de kopirajto kaj legebla en la retejo SCRIBD

