Saltu al enhavo

Dima Ŝevĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dima Ŝevĉenko
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1985 (1985-06-01) (39-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Aleksandr Ŝevĉenko Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Elena Ŝevĉenko Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Anna Striganova Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto
eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Dima ŜEVĈENKO (cirile Дима Шевченко, naskita en 1985, pasporte Dmitrij Ŝevĉenko, sed en Esperanto li preferas la pli koncizan variaĵon de la persona nomo) estas esperantisto kaj eldonisto de Rusio. Li estas filo de la esperantista paro Elena kaj Aleksandr Ŝevĉenko, kiuj en 1992 kun Dmitrij Perevalov en Moskvo fondis la esperantistan eldonejon "Impeto", kiu publikigas librojn en Esperanto kaj pri Esperanto en la rusa. Post la forpaso de la fondintoj (Aleksandr en 2012 kaj Elena en 2015), Dima kun sia esperantista edzino Anna Striganova sukcese plugvidas la eldonejon. Per tiu okupo ili lernis multe pri tekstoredaktado kaj enpaĝigo, same kiel pri la interesoj kaj preferoj de la Esperanta libromerkato. Ambaŭ geedzoj aktivas en la moskva Esperanto-movado, kie ili organizis plurajn popularajn aranĝojn. Ili kunlaboras ankaŭ pri instruado de Esperanto en diversaj medioj. En aprilo 2017 la paro Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova deklariĝis nova ĉefredaktista duopo de la revuo Esperanto - unuafoje en la historio de la revuo estas samtempe du ĉefredaktoroj.

Parttempe li laboras ĉe la prestiĝa Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo, kie li studis ĵurnalismon ĝis nivelo de magistriĝo kaj poste preparis doktoran disertacion por defendo. Liaj diplomverkoj ĉiam rilatas al Esperanto kaj ĝia loko en la mondo de amaskomunikiloj. Interreto grave rolas en lia nuntempa laboro, ĉu en praktika laboro pri la retejo de la Filologia Fakultato, ĉu kiel instrutemo kaj esplorobjekto. Kvinjara laboro ĉe la rethotela kompanio “masterhost” donis al Dima multajn teknikajn konojn pri tiu kampo.

Ekde la Kovim-pandemia epoko li regule organizas virtuale sabatajn trinkvesperojn, per eventaservo.org

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]