Anna Striganova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Anna Striganova
rusia esperantistino, verkistino, literaturistino, instruistino, aktiva kunlaboranto de eldonejo Impeto, redaktorino de revuo Esperanto
rusia esperantistino, verkistino, literaturistino, instruistino, aktiva kunlaboranto de eldonejo Impeto, redaktorino de revuo Esperanto
Personaj informoj
Naskiĝo en 1987
en Moskvo, Rusio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anna Striganova (ruse Анна Стриганова, naskiĝis la 21-an de julio 1987) estas esperantistino, verkistino kaj eldonistino el Rusio. Ŝi estas edzino de la esperantisto Dima Ŝevĉenko, filo de la esperantista paro Elena kaj Aleksandr Ŝevĉenko, kiuj en 1992 en Moskvo kunfondis la esperantistan eldonejon "Impeto", kiu publikigas librojn en Esperanto kaj pri Esperanto en la rusa. Post la forpaso de la fondintoj (Aleksandr en 2012 kaj Elena en 2015), Anna kun sia edzo sukcese plugvidas la eldonejon. Per tiu okupo ili lernis multe pri tekstoredaktado kaj enpaĝigo, same kiel pri la interesoj kaj preferoj de la Esperanta libromerkato. Ambaŭ geedzoj aktivas en la Moskva Esperanto-movado, kie ili organizis plurajn popularajn aranĝojn. Ili kunlaboras ankaŭ pri instruado de Esperanto en diversaj medioj. En aprilo 2017 la paro Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova deklariĝis nova ĉefredaktista duopo de la revuo Esperanto - unuafoje en la historio de la revuo estas samtempe du ĉefredaktoroj.

Partatempe ŝi laboras ĉe la Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo, kie ŝi studis literaturon ĝis nivelo de magistriĝo kaj poste preparis doktoran disertacion por defendo.

Eduko, studoj, scienca laboro[redakti | redakti fonton]

En 2002 Anna sukcese finis anticipe kaj samtempe 10-11-an klasojn de la mezlernejo. En 2003 ŝi iĝis studentino de ĵurnalisma fako de filologia fakultato RUDN - Rusia universitato de amikeco inter popoloj (aŭ: Rusia universitato de interpopola amikeco). En 2008 ŝi ricevis bakalaŭran diplomon pri ĵurnalismo, sed kun priliteratura temo. Samjare, en 2008 daŭrigis studadon en RUDN, kadre de la dujara magistra programo Rusa literaturo. En 2010 sukcese, kun perfekta noto Anna defendis magistran disertacion kun la temo Respeguloj de mito pri reĝo Artur en la rusa literaturo. Samjare, Anna iĝis ĉeesta studanto de postdiplomaj studoj (Aspiranturo) de RUDN en la katedro de Rusa kaj eksterlanda literaturo de RUDN, kie studis tri jarojn (2010-2013). Ŝi verkis kaj preparas por defendo doktoran disertacion kun la temo Heroo de sankta Gralo en rusa literaturo.

En Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Anna Striganova esperantiĝis en 2008, partoprenante 93-an Universalan Kongreson de Esperanto en Roterdamo. Kunaŭtore kun Dima Ŝevĉenko ŝi ekverkis originalan prozon en Esperanto. La libroj kaptis atenton de esperantistaro, tiel ekzemple ili aperis en la furorlistoj de Bjalistoka UK en 2009, de UK en Lilo en 2016 kaj en diversaj aliaj furorlistoj de Libroservo.

Ekde 2009 Anna estas kunlaboranto de Esperanto-eldonejo Impeto, ĉefe kiel grafikisto kaj enpaĝigisto. Ekde 2008 aktive partoprenas en diversaj esperanto-renkontiĝoj, rusiaj kaj eksterlandaj. Inkluzive

ankaŭ 6 UK (Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Lilo, Nitro, Seulo), 2 IJK, 6 Internaciaj Festivaloj (Germanio), kaj 2 ILEI-konferencoj. Dum renkontiĝoj multe prelegas pri fabeloj de ilia filozofia kaj historia flanko, kelkfoje prelegis ankaŭ pri nefabelaj temoj, plejparte historiaj kaj literaturaj. Ekzemple, dum BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) en 2016 Anna havis serion el ses prelegoj[1], tri el kiuj estis popularsciencaj prifabelaj kaj aliaj tri estis dediĉitaj al interesaj fragmentoj de rusa historio. Dum UK en Nitro ŝi prelegis kadre de Internacia Kongresa Universitato (IKU)[2] kaj kadre de Scienca Kafejo dum UK en Seulo. Temo de la scienca prelego estis: samaj motivoj en fabeloj de diversaj landoj. En la sama jaro, post vizitado de Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Finnlando, ŝi kelkfoje prelegis en Esperanto kun traduko en la finnan de Tuomo Grundström por loka publiko en bibliotekoj de diversaj finnlandaj urboj. Kadre de ĉiuj vizitataj renkontiĝoj, Anna okazigas diversgrandajn ekspoziciojn de siaj pupoj kaj bildoj. Fojfoje tiuj ekspozicioj transformiĝas al malgrandaj prifabelaj prelegoj por iliaj vizitantoj.

Kun Dima Ŝevĉenko estis komisiito de UEA pri Gazetaraj Kampanjoj ĉirkaŭ UK-oj en 2011 kaj 2012. Ekde 2012 – membro de AIS. Ekde 2015 – membro de ILEI. Kunorganizanto de kelkaj Esperanto-aranĝoj. En 2012 unu el la ĉeforganizantoj de Internacia Moskva Lingva Festivalo (MLF) kun 1200 partoprenantoj. Ekde 2013 kun Dima Ŝevĉenko aranĝis 10 Moskvajn Esperanto-renkontiĝojn (MER). MER estas unutaga E-renkontiĝo, kiu daŭras kutime pli ol 10 horojn kaj kolektas 12-30 partoprenantoj. MER-6, kiu okazis septembre de 2016, daŭris tri tagojn kaj kolektis 30 esperantistojn. La 9-a MER, 19 de aŭgusto 2017, okazis kadre de la internacia aranĝo Paralela Universo.

Anna estas instruisto de tri oficialaj universitataj studprogramoj de Esperanto-kursoj, kiuj estis aprobitaj de Scienca Konsilio de RUDN kaj oficiale agnoskataj en Rusio kaj kelkaj aliaj landoj: “Baza kurso de Esperanto” (100 h.), “Enkonduka kurso de Esperanto” (100 h.) kaj “Lingvo Esperanto. Kurso por komencantoj” (16 h.)[3]. Kadre de tiuj ĉi programoj, ekde 2014 pli ol 40 kursfinintoj ricevis diversnivelajn oficialajn diplomojn de ŝtata federalnivela universitato pri kono de Esperanto.

Anna Striganova verkis plurajn artikolojn kaj recenzojn por diversaj Esperanto-gazetoj kaj revuoj.

Eldonitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La tero, kiu volis forflugi. Filozofiajn fabelajn novelojn, originale verkitaj en Esperanto. 2009 (kunaŭtore kun Dima Ŝevĉenko)
  • Ŝipeto Narklo. Bildfabelo, originale verkita en Esperanto. 2010 (kunaŭtore kun Dima Ŝevĉenko)
  • Subtera suno. Filozofiajn fabelajn novelojn, originale verkitaj en Esperanto. 2014 (kunaŭtore kun Dima Ŝevĉenko)

Duonsciencaj prifabelajn libretojn (serio “Fabelaj sekretoj”), ilustritaj per fotoj de ŝiaj pupoj :

  • Miraklo de unu momento (2014)
  • Fabeloj de la mezepoko (2015)
  • Fabeloj pri malicaj estaĵoj (2016)
  • Fabeloj pri komenco (2017)
  • Fabeloj pri amo (2018)

Hobio[redakti | redakti fonton]

Ekde frua infaneco plezure okupiĝis pri manfarado: origamio, brodado, kudrado. Poste inventis propran teknologion kaj stilon de pupfarado. Ŝiaj pupoj havas propran retpaĝaron kaj estas prezentitaj en multaj sociaj retoj. Fotoj de pupoj kaj samstilaj bildoj iĝas ilustraĵoj kaj kovrilpaĝaj ilustraĵoj por libroj kaj logotipoj de renkontiĝoj (ekz. de Internacia Moskva Lingva Festivalo en 2012 kaj de 93-a Germana Esperanto-kongreso en 2016). Ŝiaj pupoj vojaĝas tra diversaj partoj de la mondo kaj iĝis sufiĉe popularaj en Esperantujo. Pupo-esperantisto, farita de Anna, reprezentas “Esperantujon” en granda internacia pupekspozicio en Japanio, kiu estis iniciatita de Miyoshi Etsuo – “World Dolls Exhibition”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]