Aspiranturo
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
Aspiranturo estas postdiploma studado, formo de preparado de sciencistoj (en Rusio kaj aliaj ŝtatoj de KSŜ). Ruse: аспирантура [aspirantUra].
Aspiranturo estis enkondukita en 1925. Ĝi daŭras kutime tri jarojn (korespondstude kvar). Post tiu tempo la studanto defendas disertacion kaj tiel akiras la titolon de "kandidato de la sciencoj" (ruse: кандидат наук), kiu estas precizigata per indiko de la fak(ar)o kaj estas komparebla al la doktoreco de kelkaj aliaj landoj. Tiu grado estas kutima kondiĉo por ebla posta docentiĝo kaj nepra kondiĉo por profesoriĝo.