Alberto García Fumero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alberto García Fumero
Fumero kun la edzino dum la 9a TAKE 2018 en Havano, Kubo.
Fumero kun la edzino dum la 9a TAKE 2018 en Havano, Kubo.
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1955 (1955-10-02) (68-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo • verkisto
vdr

Alberto García Fumero la  2-an de oktobro 1955(nun 1955-10-02) estas esperantisto, vortaristo kaj verkisto el Kubo. Por la verko Nia vortaro por latinamerikanoj: Español-esperanto - Esperanto-hispana li kunlaboris kun Guido Hernández. Dua eldono aperis ĉe la eldonejo Barnes & Noble fine de 2022[1].

Li kunlaboris por gazetoj kiel Beletra Almanako kaj Monato, kies redaktoro pri spirita vivo li estas.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alberto García Fumero esperantistiĝis en 1980. Dum la 1990-aj jaroj li apartenis al la Havan-provinca estraro de KEA, kaj poste estis komisiito pri Informado ĉe la Nacia Estraro kaj dum jaroj redaktoro de la bulteno asocia.

Fumero estas diplomita instruisto pri kemio kaj informadiko, kaj de la jaro 1980 ĝis la jaro 2005 laboris kiel instruisto kaj inspektoro de la du fakoj; ĉe municipa (kemio) kaj provinca kaj nacia instancoj (informadiko). Li kunaŭtoris du lernolibrojn pri informadiko siatempe uzitaj ĉe la nacia instrusistemo. En la periodo 2001-2005 laboris kiel ĉefa informadikisto ĉe la informo-centro de la Ministerio pri Edukado. Nuntempe laboras kiel programisto.

García Fumero magistriĝis pri Eduka Informadiko en 2001 ĉe la Supera Pedagogia Instituto, Havano kaj akiris diplomon je Licenciulo pri Sciencoj de la Religio ĉe ISECRE (Ekumena Supera Instituto pri Sciencoj de la Religio).

Premio "Pinos Nuevos 1995. Dua premio pri eseo ĉe Belartaj Konkursoj, 1995. Kunlaboranto de MONATO (ĉefe noveloj) de la naŭdekaj jaroj. Nuna redaktoro de la rubriko Spirita Vivo. Kunlaboranto de Kontakto dum la naŭdekaj jaroj kaj la unua jardeko de la nuna jarcento. Regula kunlaboranto de la kuba katolika revuo "Espacio Laical".

Somere de la jaro 2022 li estis elektita por la estraro de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Alfa Ondo, Monato, alirita la 5an de junio 2019
  • Nia vortaro por latinamerikanoj: Español-esperanto - Esperanto-hispana, Guido Hernández; Alberto García Fumero, ISBN 10: 2369600217 ISBN 13: 9782369600213, Monda Asembleo Socia, 2015
  • De l' memor' la vasto. Filozofa rakonto pri iu kiu trairas burokratan enirejon kaj eniras en labirinto fakte kun la burokratino, kaj tio iĝas maro, kamparo, kastelo kaj eĉ ĉio iĝas pli fantasta kaj simbola pri la vivo kaj la memoro. Beletra Almanako (27), oktobro 2016. Paĝoj 27-35.

Referencoj[redakti | redakti fonton]