Greka milito de sendependiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La lukto de Giaur kaj Hasan de Eugène Delacroix (1826, oleo sur tolo, Arta Instituto de Ĉikago). Inspirita de la poemo de Lord Byron nome The Giaour.

La Greka milito de sendependigoGreka Revolucio ekde 1821 ĝis 1829, estis la milito, nome sukcesa milito de sendependiĝo de grekoj kontraŭ la osmana estreco. Ĝi estis subtenita pro taktikaj tialoj fare de Francio, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj Rusio. La 25-an de marto 1821 okazis la komenco de tiu revolucio kaj tiele ĝi iĝis la nacia tago en Grekio.

Kialoj de la revolucio[redakti | redakti fonton]

Aleksander Ipsilantis trapasas la Pruth, de Peter von Hess (Muzeo Benaki, Ateno).

Pro la konkero de Konstantinopolo fare de la Osmanoj en 1453 multaj grekaj fakuloj fuĝis eksterlanden kaj disvastigis sian kulturon. En Italio ili influis la Renesancon. Sed por multe da grekoj mankis mono iri eksterlanden, do ili restis kaj parte osmaniĝis.

La osmanoj instaligis la milet sistemon, kiu certigis al la osmanaj kristanoj kaj judoj specialajn rajtojn kaj protekton. Tamen la portado de armiloj estis malpermesita por anoj de ĉi tiuj religionkomunumoj kaj ili devis pagi aldonitan tributon.

Malgraŭ tiu milet sistemo la grekoj malkontentis: Antaŭ la osmana konkero grekoj havis grandan edukadsistemon, kiu ebligis al ĉiu civitano ĝeneralan scion. Dum la osmana tempo ĉi tiu eduk-sistemo kaj greka lingvo estis malpermesitaj. Malgraŭ tio ĝi estis praktikita kaŝe.

Pro sia milita malforteco la grekoj neniam havis eblon atingi aŭtonomion dum la osmana regotempo. Insurekcioj estis sange subpremitaj. Unue la Orlova Ribelo kaj la helpo de la grandaj potencoj plikuraĝigis la grekojn komenci grandan ribelon.

La revolucio[redakti | redakti fonton]

Gravaj eventoj de la unua jaro de milito. Anglalingva mapo.

Eksplodo de la revolucio (1821)[redakti | redakti fonton]

La Filiki Eteria, nome greka sekreta organizo, kiu komencis en 1821 la grekan sendependecmovadon, planis la revolucion la 25-an de marto sur tri lokoj samtempe. Unu estis Peloponezo, la dua Konstantinopolo kaj la tria Moldavio. Dum la ribeloj en Moldavio kaj Konstantinopolo malsukcesis, la tumulto en Peloponezo kaŭzis grandajn rezultojn por la grekoj. En mallonga tempo la duoninsulo estis konkerita fare de la grekoj kaj la islamana popolo radikale forpelita. Filiki Eteria kuraĝiĝis por daŭrigi la ribelon.

La kontraŭatako de la Osmanoj (1821-1825)[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la sukceso en Peloponezo kaj la deziro daŭrigi la sendependecmiliton, la grekoj ne havis edukitan militistaron kiun ili uzus por la milita sukceso. La grekaj unuoj estis plejparte formitaj de partizanoj kaj farmistoj kiuj ne povis esti komparitaj kun la otomana militistaro. La eŭropaj grandpotencoj havis financajn interesojn kiuj ne permesis la helpon malgraŭ ilia granda simpatio por la grekoj. La rusoj timis, ke la nova ŝtato aliancus kun Anglio, kaj minacus la aliron al la Mediteraneo. Simile ankaŭ Anglio pensis pri Rusio kaj decidis ne partopreni la militon.

La plej granda sukceso de Teodoros Kolokotronis, la plej elstara estro de la milito, estis la venko super la Otomana armeo de Mahmud Dramali Paŝa ĉe la Batalo de Dervenakia en 1822.[1]

Finfazo[redakti | redakti fonton]

La fino estis decidita per interveno de aliaj potencoj: la osmanoj venigis egiptajn fortojn gviditaj de Muhammad Ali (paŝao). En 1825 ili regajnis Peloponezon. Tiel la revolucio malsukcesis. Sed la eŭropaj potencoj ne lasis la osmanojn regadi sur Egiptio. Tial en la Batalo de Navarino Anglio, Francio kaj Rusio eniris aliancon kontraŭ la Osmana Imperio kaj terenbatis ĝin. La Rus-Turka Milito finis la revolucion sukcese por la grekoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keridis, Dimitris (2009). Historical Dictionary of Modern Greece. Scarecrow Press, Inc. ISBN 978-0-81-086312-5. pp. 94–95. [1] Alirita la 4an de Junio 2017.
  2. http://www.tlz.de/web/zgt/kultur/detail/-/specific/1821-Griechische-Revolution-und-europaeische-Maechte-2000045815

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]