Preĝejo Sankta Kruco (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruco-preĝejo en Eisenach

La Kruco-preĝejo (germane: Kreuzkirche) estas protestantisma preĝejo en Eisenach. Ĝi troviĝas sur la piedvojo disde Wartburg al la urbocentro. Ĉirkaŭas ĝin la Malnova tombejo. Ĝis 2014 ĝi estis la arkivejo eklezia. Nuntempe ĝi funkcie vakas.

Historio de preĝejo kaj tombejo[redakti | redakti fonton]

Starigitis tiu ĉi preĝejo laŭ planoj de Johann Mützel en stilo modeste baroka. Por la konstruo oni simple uzis la brikojn de la proksima Mario-katedralo (ĉe la Bach-domo. La ĉirkaŭanta tombejo estas de 1599; ĝi plurfoje pliampleksitis. La arkitekture grava kadavrejo de Clemens Wenzeslaus Coudray malkonstruitis en la 1970-aj jaroj. Famuloj entombigitaj tie xi estas ekz. la gepatroj de Johann Sebastian Bach (same kiel multaj aliaj el la Bach-klano). Bela maŭzoleo ankoraŭ konserviĝis. Cetere, la nomo de la preĝejo respeguliĝas ankaŭ en la horizontala projekciaĵo havanta la formon de greka kruco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Prie sur la oficiala urbopaĝo Arkivigite je 2016-07-13 per la retarkivo Wayback Machine