Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro
theatre company
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 29″ O (mapo)50.9795611111.32468333Koordinatoj: 50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 29″ O (mapo)
Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro (Turingio)
Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro (Turingio)
DEC
Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro
Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro
Situo de Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro
Map
Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro
Retejo https://www.nationaltheater-weimar.de/
vdr
Germana Nacia Teatrejo, Granda Domo
La teatrejo en 1906 malpost alikonstruo

Germana Ŝtata Teatro kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro (germane: Deutsches Nationaltheater und die Staatskapelle Weimar) estas la plej grava teatro en Vajmaro. La institucio unuigas la dramoteatron Deutsches Nationaltheater (Germana Nacia Teatro) kaj la orkestron Ŝtata Kapelo je Vajmaro. Tiuj prezentas sur entute ses scenejoj en la tuta urbo. Ĉiuj fakoj de la teatro kaj de la orkestro gastprezentas krome en kaj ekster la germanlingvaj landoj kaj prezentas krom tio en radio kaj televido. Societanoj de la Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro SKLR estas la federaciero Turingujo kaj la urbo Vajmaro.[1] La konstruon de 1779 planis Rudolf Steiner.

Ĉi tie aktivis inter 1942 kaj 1945 la operkantisto Anton Orel.

La prezentejoj[redakti | redakti fonton]

  • La Granda Domo, tradiciriĉa prateatrejo ĉe Theaterplatz / Teatroplaco (ĉiuj fakoj) kun 857 sidlokoj
  • La du kromteatrejoj foyer I (60 ĝis 120 sidlokoj) kaj foyer III (87 sidlokoj) en la domo ĉe Theaterplatz (ĉiuj fakoj; „kabareta arto“)
  • La du kromteatrejoj en e-werk je Vajmaro (176 ĝis 199 sidlokoj en la Maŝinhalo, ĝis 87 sidlokoj en la Kaldronhalo), iama industridomo (ĉiuj fakoj)
  • La kongresejo congresscentrum neue weimarhalle (koncertoj de la Ŝtata Kapelo je Vajmaro)

Germana Nacia Teatrejo[redakti | redakti fonton]

La domo prezentas ĉiujn fakojn de teatro: dramojn, operojn, dancteatraĵojn (nure gastprezentadojn; kiel postsekva fako de la klasika baletoj) same kiel koncertojn. Temas do pri unu el la lastaj teatrejoj de Turingujo, kiu povas priservi ĉiujn fakojn de teatro. Tuj kontraŭe troviĝas nun Haus der Weimarer Republik, muzeo ĝuste tie kie akceptitis la leĝo pri la konstitucio de la unua respubliko en Germanlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]