Saltu al enhavo

Carl Zeiß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Zeiß
Persona informo
Carl Friedrich Zeiss
Naskiĝo 11-an de septembro 1816 (1816-09-11)
en Vajmaro
Morto 3-an de decembro 1888 (1888-12-03) (72-jaraĝa)
en Jena
Tombo Tombejo malnova de Jena Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Vilhelmo-Ernesto-gimnazio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Gustav Zeiss (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo entreprenisto
fizikisto
fotisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Optiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Friedrich ZEISS [cajs] (naskiĝinta la 11-an de septembro 1816 en Vajmaro, mortinta la 3-an de decembro 1888 en Jena) estis germana fizikisto. Li fondis la entreprenon kiu nun nomiĝas Carl Zeiss Jena.

Zeiß naskiĝis kiel unu el sume 12 infanoj. En sia naskiĝurbo li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion ĝis la antaŭlasta klasŝtupo faronte specialan abiturientan ekzamenon kiu ebligis al li studi natursciencajn fakojn ĉealtlerneje. Tre frue li interesiĝis pri tekniko.

Je pasko de la jaro 1834 li startigis trejnadon ĉe la Kortega mekanisto kaj privata docento Friedrich Körner en Jena. Ekde la dua trejnada jaro li rajtis frekventi po unu universitatan prelegon por semestro paralele al la trejnado (unu natursciencan kaj unu matematikan). Post la fino de la trejniĝo fare de Körner en 1838 la Universitato de Jena konfirmis bonegajn kvalitojn al li. Poste Zeiß ekvojaĝadis stude inter 1838-45 kaj troviĝis en Stuttgart, Darmstadt, Vieno kaj Berlino. En Vieno li frekventis i.a. prelegojn pri populara mekaniko kaj faris finekzamenon bonegan.

Ekde 1845 Zeiß estis denove studento en Jena ĉeestante ĉe prelegoj matematikaj/kemiaj.

Entreprenisto Zeiß

[redakti | redakti fonton]

La 17-an de novembro 1846 li malfermis propran entreprenon. Unue li konstruis, elpensis kaj riparis sole ĉiujn ajn kemiajn kaj fizikajn instrumentojn vendante krome teleskopojn, mikroskopojn, cirkelgarniturojn, pesilojn, termometrojn kaj aliajn instrumentojn kiujn li akiris fare de komercantoj. En la jaro 1847 li komencis la produktadon de malkomplikaj mikroskopoj. La komercado iris glate tiel ke en la 1.7.1847 li povis permesi al si dungi helpanton - August Löber. Tiu ĉi persono poste iĝis lia plej grava kunlaboranto.

La 29-an de majo 1849 Zeiß edzinigis la 11 jarojn pli junajn Bertha Schatter, kiu mortis dum la nasko de la kvara filo Roderich la 23-an de februaro 1850. Roderich postvivis kaj iĝis poste kompaniano en la patra entrepreno. La 17-an de majo 1853 Zeiß edziĝis la duan fojon. Lia nova edzino, Ottilie Trinkler, havis kun li tri infanojn: la filon Karl Otto (1854-1925) kaj la filinojn Hedwig (1856-1935) kaj Sidonie (1861-1920). Zeiß preferis modestan vivostilon kaj reinvestis ĉion en sian entreprenon. Lia ŝatokupo estis la hortikulturo (rozoj!) kaj la legado.

Fokuson li metis baldaŭ je mikroskopojn. Zeiß postulis absolute altegan precizecon kaj kvaliton. Mikroskopoj de dungitoj kiuj malplenumis tiujn ĉi postulojn de Zeiß mem estis frakasitaj. En 1861 li gajnis diversajn honorojn kiel ekz. la premion Ehrenpreis der 2. Thüringischen Gewerbeausstellung aŭ la Arĝentan medalon por mikroskopoj kaj flankaj aparatoj. En 1863 li nomumitis Kortega mekanikisto de la Universitato de Jena.

En 1866 komencis la kunlaboro kun Ernst Abbe kun la celo, fari objektivojn bazitajn sur matematika fundamento. Ekde 1872 li ekskluzive vendis objektivojn konstruitajn laŭ kalkuladmetodoj de Abbe. La sukceso rezultiĝis en plua kresko de la firmao. La 14-an de oktobro 1876 finfaritis la 3000-a mikroskopo. La saman jaron Roderich Zeiß eklaboris en la patra uzino kaj eniris la kompanianaron en 1879. En 1880 Carl Zeiß iĝis honora doktoro pri filozofio en Jena.

Graveco sociala

[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ hodiaŭ Carl Zeiß nombriĝas - kune kun Ernst Abbe - inter la pioniroj de sociala asekuro: en 1875 fonditis sia asekurkompanio Zeiß-Krankenkasse garantianta senkostan traktadon al la dungitaro. En 1882 ekis la kunlaboro kun Otto Schott kiu evoluigis en Jena optikajn vitrojn kaj produktis ilin ankaŭ samloke.

En 1885 Zeiß havis la unuan apopleksion de kiu li resaniĝis. Sed post la 70-a naskiĝtago lia sanstato pli kaj pli malboniĝis. Post aliaj apopleksioj en la lastaj monatoj de la jaro 1888 li mortis en decembro 1888.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]