Otto Schott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Friedrich Otto Schott

Friedrich Otto SCHOTT [ŝot] (naskiĝinta en Witten la 17-an de decembro 1851, mortinta en Jena la 27-an de aŭgusto 1935) estis germana vitra kemiisto kaj teknikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la maturiĝa ekzameno ĉe la Provincia metilernejo Hagen (1869) Schott studis kemion kaj mineralogion en Aachen, Würzburg kaj Leipzig (1870–74). En 1875 li doktoriĝis en Jena pri filozofie prezentinte la disertaĵon Beiträge zur Theorie und Praxis der Glasfabrikation. Unue li laboris en uzinoj en Haspe ĉe Hagen kaj en Oviedo kaj komencis ekde 1879 priesplori sisteme la fandajn, vitrokreantajn kaj kristaliĝajn ecojn de diversaj kemiaj kombinaĵoj.

En 1882 li translokiĝis al Jena kaj fondis kune kun Ernst Abbe kaj Carl Zeiß (kaj ties filo Roderich Zeiß) la entreprenon Glastechnisches Laboratorium Schott & Genossen. Schott unuafoje produktis specialajn vitrojn kun precize difinitaj proprecoj, krom optikajn vitrojn ankaŭ kemie rezistantajn (kontraŭ varmego kaj temperaturŝanĝo) borosilikatvitrojn por termometroj (1891). Ekster tio li faris vitrojn laboratoriajn (ekde 1893), lumigajn (ekde 1894) kaj tubajn por farmaceŭtikaj ampoloj kaj boteletoj (ekde 1911). Al ĉiuj homoj iĝis kontataj la dommastrumadaj vitraĵoj Jenaer Glas (ekde 1918).

Lia laboratorio iĝis poste vera uzino kaj internacie renomita fabrikantejo pri specialaj vitraĵoj.

Socialaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1891 li subtenis Abbe, kiu kune kun Zeiß cedis la posedojn ĉe la Schott-entrepreno, en la kreado de la bonfara Abbe-fondaĵo (kiu ekzistis ekde 1889). En 1919 ankaŭ Schott donacis siajn posederojn al fondaĵo kaj retiriĝis el la aktiva laborvivo en 1926. Tiam la entrepreno havis pli ol 1500 dunigtoj. La fondaĵestroj de Carl Zeiss kaj Jenaer Glaswerk estis pioniroj por socialaj vivkondiĉoj de alta kvalito (i.a. protekto alitigita kontraŭ maldungiĝo, forpermeso pagota, partopreno en profitoj, pensioj). Danke al la kreo de novaj specialaj vitroj kaj novaj fabrikmanieroj Schott iĝis la patro de la moderna vitroscienco kaj -teknologio kiel ankaŭ de la germana pri vitraĵoj specialiginta industrio. La de li fondita entrepreno estis la lulilo de la hodiaŭ en Majenco sidanta mondkonzerno Schott AG.

Schott ankaŭ por la burĝaro de Jena engaĝiĝis kaj donacis ofte monon por diversaj instalaĵoj porcivitanaj de la urbo respektive de la universitato. En 1918 li apogis la kreon de la politika partio DDP kaj kunfondis la partigrupon de Jena.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Dr.-Ing. E. h. (TH Dresden 1905)
  • Dr. med. h. c. (Jena 1908); Dr. iur. h. c. (Jena 1921)
  • Ehrenbürger d. Stadt Jena (1908)
  • korr. Mitgl. d. Berliner Ak. d. Wiss. (1916)
  • Ehrenmitgl. d. Dt. Glastechn. Ges. (DGG) (1925)
  • Otto-Schott-Gedenkmünze d. DGG (seit 1927)
  • Inst. f. Glaschemie d. Univ., gegr. 1966, seit 1974 Otto-Schott-Inst.
  • Otto-Schott-Forsch.-preis d. Schott AG (seit 1991).

Verkoj de kaj pri Schott[redakti | redakti fonton]

  • Chem. Vorgänge beim Schmelzen d. Glassatzes, in: Dinglers polytechn. Journal 218, 1875, S. 529-38 (dass. in: Sprechsaal 8, 1875, S. 319 f. u. 325 f.);
  • Ueber Krystallisations-Producte im gewöhnl. Glase, in: Dinglers polytechn. Journal 218, 1875, S. 151-65 (dass, in: Poggendorfs Ann. d. Physik u. Chemie 155, 1875, S. 422-12)
  • Btrr. z. Theorie u. Praxis d. Glasfabrikation. O. S.s Diss. Jena 1875, hg. u. mit wiss.hist. Anm. sowie e. Einf. versehen v. J. Hendrich, 2001
  • Über Glasschmelzerei f. opt. u. a. wiss. Zwecke, in: Verhh. z. Beförderung d. Gewerbefleißes 67, 1888, S. 162-80
  • w7 Qu H. Kühnert (Bearb.), Der Briefwechsel zw. O. S. u. Ernst Abbe über d. opt. Glas 1879-1881, 1946; ders. (Bearb.), Briefe u. Dok. z. Gesch. d. VEB Jenaer Glaswerk Schott & Genossen, 2 T., 1953-57;

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe NDB