Jiří Kolář

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jiří Kolář 1979
foto Hana Hamplová

Jiří Kolář (naskiĝis la 24-an de septembro 1914 en Protivín - mortis la 11-an de septembro 2002) estis ĉeĥa poeto kaj figurartisto, tutmonde konata precipe pro sia eksperimenta arto.

Plejparton de sia vivo li travivis en Kladno en Meza Bohemio. En 1977 li subskribis Ĉarton 77; pro politikaj kialoj en 1979 ne estis al li kaj lia edzino ebligite reveni el studvojaĝo al Okcidenta Berlino, tial ili ekde 1980 ekvivis en Parizo. Tie en 1981 li fondis revuon "Revue K", kiu okupiĝis pri disvastigo de arto de ĉeĥaj kaj slovakaj elmigrintoj. en 1984 li akiris francan ŝtatanecon. Speciale en Francio apartenis lia figurarta verkaro al tre aprezataj. En 1997 li revenis kun sia edzino, figurartistino Běla Kolářová, reen al Ĉeĥio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vladimír Prokop: Přehled české literatury 20. století
  • Jindřich Chalupecký: Na hranicích umění, Praha 1990 (Kapitola Příběh Jiřího Koláře)
  • Astrid Winter, Metamorphosen des Wortes. Der Medienwechsel im Shaffen Jiří Kolář, Goettingen 2006
  • Jiří Kolář: Slovník metod, Praha 1999
  • Jiří Kolář: Příběhy Jiřího Koláře, Praha 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]