Friedrich Ludwig Keller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Ludwig Keller
Persona informo
Friedrich Ludwig von Keller
Naskiĝo 17-an de oktobro 1799 (1799-10-17)
en Zuriko
Morto 11-an de septembro 1860 (1860-09-11) (60-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • juristo vd
Laborkampo civila juroromia juropolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Ludwig KELLER (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1799 en Zuriko, mortinta la 11-an de septembro 1860 en Berlino) estis svisa jursciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Keller estis en 1825 profesoro pri civila juro ĉe la Politika instituto de Zuriko kaj iĝis samloke juĝisto de la Tribunalo de unua instanco, prezidanto de la Supera tribunalo kaj membro de la edukadokonsilio. En 1830 li fariĝis deputito parlamenta; de la parlamento li faritis en 1832 kaj 1834 eĉ prezidanto. Ofte li reprezentis sian kantonon ĉe la Svisa Dieto kaj engaĝiĝis tre por la reformoj de la federacio (1833) kiel ankaŭ de la milita punleĝaro kaj milita procesordigilaro (1837). Post la finfaro de la laste menciita laboro li nomumitis ĉefo de la svisa justicstabo.

En 1843 li transloĝiĝis al Halle (Saale) por deĵori kiel universitata profesoro, en 1847 samfunkcie al Berlino. Estinte liberalulo je la komenco, li iĝis pli kaj pli konservisma pli poste. Kiel membro de la Prusia dua ĉambro kaj de la Erfurta Unuigparlamento li gvidis la reakciemajn frakciojn. Post nobeliĝo li iĝis membro de la ĉambro nobela.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Merito restanta de Keller estis la revivigo de la sciencoj pri romia procesojuro. Prie menciindas liaj verkoj: »Über Litiskontestation und Urteil« (Zürich 1827) kaj »Der römische Zivilprozeß und die Aktionen« (Leipzig 1852). Sed li evidentiĝis ankaŭ esti bona filologo se konsideri la verkon »Semestria ad M. T. Ciceronem« (Zürich 1842–51). Krome li verkis: »Monatschronik der Züricher Rechtspflege« (Züriĉ 1833–38, 12 vol.) kaj »Die Baseler Teilungssache« (1833). Liajn prelegojn pri la pandektoj eldonis Friedberg (Leipzig 1861).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 822 (tie ĉi interrete)