Svisa Dieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Federacia Letero de Svislando

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La Svisa Dieto (germane Tagsatzung, france Diète fédérale, itale Dieta federale) estis la legislativa kaj ekzekutiva organo de la Svisa Ĵurkomunumo inter 1315 kaj 1798 kaj ankoraŭ foje inter 1803 kaj 1848, ĝia potenco tamen estis tre limigita, ĉar la plej multaj kompetencoj troviĝis ĉe la registaroj de la kantonoj. La Svisa Dieto estis kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj de la Svisa Ĵurkomunumo.

La Diet-lokoj[redakti | redakti fonton]

Unuan fojon ĝi kunvenis en Brunnen SZ en la jaro 1315 kaj en Beckenried, poste la Dieto kunvenis laŭ bezono en Zuriko, Berno, Lucerno, Baden, Araŭo, Altdorf (ek de 1357), Ŝvico, Belinzono, Stans (ek de 1320), Zugo, Sankt-Galo, Wil, Friburgo, Lugano, Locarno, Grandson (nur por Berno kaj Friburgo) kaj Neŭŝatelo (15121529). Por negocoj kun Austrio kaj sudgermanaj urboj la Dieto ankaŭ ofte okazis en Konstanco. En la 16-a jarcentoj oni preferis por la Dieto lokojn kiel Baden pro la ĝueblecoj de la banejoj, kiuj ebligis agrablan distran programon al la deputitoj.

Kunsido de la Dieto en Baden 1531

Orda kunsidtempo[redakti | redakti fonton]

Ek de 1424 la orda Dieto ekkunsidis merkrede post Pentekosto. Post 1462 la kunsido-komenciĝo estis ŝovita al la dua dimanĉo post Kristokorpa Festo kaj en 1587 la dimanĉo post Johano Baptisto (la 24-a de junio), kaj fine ek de 1712 jare al la lundo post Petro kaj Paŭlo (la 29-a de junio).

Rolo[redakti | redakti fonton]

La Svisa Dieto fakte estis la ununura jura institucio kaj organo de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝi negocis ĉefe la sold-kontraktojn kun triuloj kaj decidis en kazo de kvereloj inter la membro-ŝtatoj. La Dieto ankaŭ respondecis por la komunaj regnejoj, tio estis la teritorioj servitutaj, kiujn la membroj de la ĵurkomunumoj komune posedis. Ĝi devis trakti ties jarkalkulojn kaj decidi pri la divido de la profito.

Decido de la Dieto, kiu ĝis hodiaŭ validas, datiĝas el la jaro 1505, kiam la Papo Julio la 2-a petis helpon por protekti la Vatikano kaj estis kreita la Svisa Gvardio en Romo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]