Stans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stans (stacidomo).
Stand
Blazono de Stans
Blazono de Stans
Katolika preĝejo de Stans
urbo en Svislando • komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto Kantono Nidvaldo ne havas distriktojn
Geografia situo CH1903: 671916 / 200312 (mapo)46.958.3833333333333Koordinatoj: 46° 57′ N, 8° 23′ O; CH1903: 671916 / 200312 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7579
Areo 11,08 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 6370
Komunumkodo 1509
Mapo de Stans
vdr

Stans estas la ĉefkomunumo de la svisa Kantono Nidvaldo. Kun 7 579 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 ĝi estas la plej granda komunumo de la eta montara duonkantono. La 31-an de decembro 2008 la loĝantaro jam nombris 7 789 personojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stans situas sur la flotebenaĵo de la rivero Engelberger Aa norde de la monto Bürgenstock kaj sude de Stanserhorn. La setlejoj de Stans estas kompelte ligitaj kun tiuj de la najbaraj komunumoj Stansstad kaj Oberdorf, kun kiuj ĝi formas aglomeraĵon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,08 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 43,7% servas por agrikulturo kaj 17,2% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Stans limas en nordo al Stansstad, en nordoriento al Ennetbürgen, en oriento al Oberdorf, en sudo al Dallenwil, kaj en okcidento al Ennetmoos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stans estis menciita en dokumento la unuan fojon en la jaro 1172. Kiam en la jaro 1798 la napoleona armeo atakis la vilaĝon, Johann Heinrich Pestalozzi akceptis la militorfojn en sia lernejo, kiun li en tiu tempo gvidis en Stans.

La hodiaŭa politika komunumo Stans estis formita kiel distrikta komunumo per la nova kantona konstitucio de la jaro 1850. Konstitucio, kiun la kantono devis alpreni post la akcepto de la nova federacia konstitucio de Svislando, kiun Nidvaldo fakte forte kontraŭstaris.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La regiono de Stans ĉefe vivas de la turismo. De Stans kondukas funikularo sur la monto Stanserhorn, de kie oni havas mirindan panoramon sur la Kvarkantonan Lagon. Krom la turismo ekzistas ankaŭ grava industrio en Stans, ĉar tie estas la sidejo de la mondkonata aviadilfabriko Pilatus Aircraft. La Brünig-Fervojo kiu ligas Lucernon kun Interlaken konektas la komunumon Stans al la svisa fervojreto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la mallarĝŝpura fervojo de Lucerno al Engelberg. La komunumo ankaŭ estas servata de diversaj poŝtaŭtolinioj, kiuj ĝin konektas kun la ĉirkaŭaj komunumoj.

La komunumo disponas pri tri alveturejoj al la grava svisa aŭtovojo A2 de Bazelo al Gotardo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]