Kantono Nidvaldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Nidvaldo)Koordinatoj: 46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Nidvaldo)

Kantono Nidvaldo
Blazono de Nidvaldo
Rigardo al Stansstad kaj Kvarkantona Lago
Ĉefloko Stans
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1291
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  NW
Nombro de enloĝantoj 40287(2007-12-31)
Areo 276 km²
Loĝantardenseco 146 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Nidvaldo Svislando
Mapo de la Kantono Nidvaldo
v  d  r
Information icon.svg


La Kantono Nidvaldo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefkomunumo estas Stans. Fine de 2007 en la kantono vivis 40287 enloĝantoj.

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas

germane Nidwalden, france Nidwald, itale samkiel en Esperanto Nidvaldo, kaj romanĉe Sutsilvania, parolata estas dialekto de la alemana.

De ĉiam la kantono Nidvaldo kune kun la najbara Obvaldo havas la komunan nomon "Untervaldo" (germane Unterwalden) kaj komune estis unu el la prakantonoj, kiuj iniciatis la komencon de la Svisa Konfederacio dum la jaro 1291. La ĉefkomunumo de Nidvaldo estas Stans.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kantono Nidvaldo situas en la geografia centro de Svislando. En nordo ĝin limas la Kvarkantona Lago en la aliaj tri direktoj ĝi estas ĉirkaŭita de montaroj de la Alpoj. Ĝia plej alta punkto estas kun alteco de 2901 m s.m. la monto Rotstöckli, ĝia plej malalta punkto estas la surfaco de la Kvarkantona Lago kun 434 m s.m..

Najbaraj kantonoj[redakti | redakti fonton]

La kantono limas en nordokcidento al Kantono Lucerno, en nordoriento aliflanke de la Kvarkantona Lago al Kantono Ŝvico, en oriento kaj unu pinto en sudo al Kantono Urio, en sudoriento al eksklavo de Kantono Obvaldo, en sudo al Kantono Berno kaj en sudokcidento al Kantono Obvaldo.

Administra subdivido kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En Kantono Nidvaldo ne ekzistas administra subdivido en formo de distriktoj. La kantono konsistas el la skevantaj komunumoj (vico laŭ la nombro de loĝantoj):

Komunumoj de Kantono Nidvaldo





Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kantono trafike bone estas konektita. Al la reto de la publika trafiko ĝi estas konektita per la etspuraj fervojlinioj de Zentralbahn, kiu de Lucerno tra Hergiswil unu flanke kondukas al Engelberg kaj aliflanke de Lucerno tra Hergiswil trans Brünig-Pasejo al Interlaken. La fajana distribuo de la loka kaj regiona trafiko okazas pere de diversaj poŝtaŭtolinioj. Krome en la kantono ekzistas pluraj montartrafikiloj kiel aertelferoj kaj funikularoj.

Tra la kantono pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 de Lucerno al Tiĉino kaj de Hergiswil tra Brünig-Pasejo al Interlaken la nacia aŭtoŝoseo A8 aliflanke.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1291 la civitanoj de Untervaldo (tio estas Nidvaldo kaj Obvaldo fondis kune kun Urio kaj Ŝvico la Svisan Ĵurkomunumon. En tiu mezepoka tempo tio ankoraŭ ne estis ŝtato, sed unuaj ŝtatformoj estiĝis en la 14-a kaj 15-a jarcento. Estis fruaj formoj de landkomunumo kaj tribunaloj. Delegitoj de Nidvaldo kaj Obvaldo kunvenis en la 14-a kaj 15-a jarcento por interkonsiliĝi pri aferojn, tamen la du tiel nomitaj duonkantonoj neniam formis komunan ŝtaton, kiel tio estis la kazo ĉe la aliaj svisaj duonkantonparoj.

Post kiam Nidvaldo malakceptis en la jaro 1798 la konstitucion de la Helveta Respubliko, helvetaj kaj francaj trupoj okupis la ŝtaton kaj regis terorreĝimo, kiu en la nidvalda historia estas memorigita en la kuntektso kun la Terortagoj de Nidvaldo, dum kiu almenaŭ 400 homoj mortis. Per la restaŭracio de 1814 la napoleona reĝimo en Nidvaldo finiĝis. En la jaro 1817 la kantono ricevis konstitucion. Post la validiĝo de la svisa federacia konstitucio de 1848, kiun Nidvaldo forte kontraŭstaris kaj malakceptis, la kantono devis kontraŭvole akcepti novan komunumordon, kiu koncedis civitanajn rajtojn al ĉiuj nidvaldanoj kaj ne nur al la membroj de la tradiciaj gildokooperativoj, kiuj en la alemana dialekto de Nidvaldo nomiĝis Ürte. Per la renovigita konstitucio de 1850 estis fonditaj la hodiaŭaj distriktaj komunumoj. Ĝis ĝia abolo en la jaro 1997 la kantono estis regata pere de landkomunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)