Oberdorf NW

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberdorf
Blazono de Oberdorf
Buochserhorn, kies kresto formas la orientan limon de la komunumo Oberdorf
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 671807 / 200589 (mapo)46.95258.3819444444445Koordinatoj: 46° 57′ N, 8° 23′ O; CH1903: 671807 / 200589 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3123
Areo 16,20 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 6370
Komunumkodo 1508
Mapo de Oberdorf
vdr

Oberdorf estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 3 123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberdorf situas sur alteco de 455 m s.m. sude de la kantonĉefkomunumo Stans en la valo de la rivero Engelberger Aa oriente de la monto Stanserhorn (alteco: 1898 m s.m.) kaj okcidente de Buochserhorn (alteco: 1807 m s.m.). La komunumo konsistas el la tri komunumopartoj Oberdorf, Büren sur alteco de 485 m s.m. kaj Niederrickenbach sur alteco de 1162 m s.m.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberdorf disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝŝpura fervojlinio de Lucerno tra Stans al Engelberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 3 kilometrojn norde en Stans. La vilaĝeto Niederrickenbach atingeblas nur per aertelfero ek de Dallenwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberdorf datiĝas el la jaro 1199 kiel Obirndorf.[1]

Sur la teritorio de Oberdorf origine troviĝis diversaj malgrandaj kamparaj setlejoj. Fama estis Wil ĉe la rivero Aa, kie kunvenis ek de 1398 ĝis 1996 la Landkomunumo de Nidvaldo.

La hodiaŭa komunumo Oberdorf estis kreita surbaze de la nove kantona konstitucio en la jaro 1850 per kunigo de la vilaĝoj Oberdorf, Büren nid dem Wald kaj Niederrickenbach.

Niederrichenbach estas ek de 1529 pilgrimejo kaj en la jaro 1857 tie estis fondita la benediktana virnia Monaĥejo Maria-Rickenbach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]