Hergiswil NW

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hergiswil
Blazono de Hergiswil
Rigardo de Pilato al la Kvarkantona Lago: Hergiswil videblas dekstre malsupre en la bildo.
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46°59′4″N 8°18′45″O  /  46.98444°N, 8.3125°O / 46.98444; 8.3125 (Hergiswil NW)Koordinatoj: 46°59′4″N 8°18′45″O  /  46.98444°N, 8.3125°O / 46.98444; 8.3125 (Hergiswil NW)
Nombro de enloĝantoj 5445
Areo 17,00 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 6052
Komunumkodo 1507
Mapo de Hergiswil
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hergiswil (prononcu hergisvil) estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 5445 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. La komunumo nomiĝas ankaŭ Hergiswil ĉe la lago (germane: Hergiswil am See) por distingiĝi de Hergiswil ĉe Willisau en Kantono Lucerno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hergiswil situas ĉe la sudorienta piedo de la monto Pilato ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago inter la golfoj de Horw kaj de Stans-Stad.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hergiswil limas en nordokcidento al Kriens (LU), en nordoriento al Horw (LU), en sudokcidento al Stansstad, en sudoriento al Alpnach (OW), kaj en okcidento al Schwarzenberg (LU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hergiswil vidita de Pilato

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento Hergiswil estis atingebla nur per ŝipo de la Kvarkantona Lago. En la 1850-aj jaroj estis konstruita la trafikvojo trans Brünig-Pasejo, kiu pasas ankaŭ trans Hergiswil. Per ĝi la komunumo estis ek de tiam atingebla per surteraj veturiloj. Per la konstruo de la Acheregg-Ponto trans la Kvarkantona Lago estiĝis ankaŭ strata konekto al la cetera Kantono Nidvaldo. En la 1880-aj jaroj estis konstruita la Brünig-Fervojo, per kiu la komunumo akiris konekton al la publika transportreto. En la jaro 1964 estis malfermita la fervojlinio de Lucerno-Stans-Engelberg, per kiu Hergiswil akiris ankaŭ fervojkonekton al cetera Nidvaldo. La komunumo disponas ek de la 1970-aj jaroj ankaŭ pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, tamen nur en la direkto al respektive el Lucerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hergiswil datiĝas el la jaro 1306 kiel Hergenswile.

La teritorio, sur kiu troviĝas la komunumo Hergiswil dum mezepoko apartenis al la urbo Lucerno. Ĝin aĉetis komence de la 14-a jarcento la nobela familio von Moos. En la jaro 1378 la loĝantoj de la malgranda fiŝkaptista vilĝo aĉetis por la sumo de 700 guldenoj sian liberecon. Ek de la 17-a de novembro 1378 Hergiswil tial estis libera kooperativa komunumo de Nidvaldo.[1].

Dum la jaroj de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 en Hergiswil okazis luktoj inter la francaj trupoj de Napoleono kaj Untervaldo. Male al la cetera Nidvaldo la liberala loĝantaro de Hergiswil estis favore al la Helveta Respubliko kaj senklukte akceptis la francajn trupojn, kiuj liberigis Svislandon de la feŭda reĝimo de la malnova Svisa Ĵurkomunumo. Dum la luktoj inter la franca armeo kaj la kontraŭrevoluciuloj de Nidvaldo Stans estis kanonumigita trans la Kvarkantona Lago flanke de Hergiswil.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La historiaj informoj baziĝas sur traduko de la teksto pri Hergiswil NW en la germanlingva vikipedio

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Nidvaldo
Wappen Nidwalden matt.svg
Stanser Horn 2a.jpg

Beckenried - Buochs - Dallenwil - Emmetten - Ennetbürgen - Ennetmoos - Hergiswil - Oberdorf - Stans - Stansstad - Wolfenschiessen