Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj
Kiev stmichael May 2010.JPG
Koordinatoj50° 27′ 20″ N, 30° 31′ 22″ O (mapo)50.45555555555630.522777777778Koordinatoj: 50° 27′ 20″ N, 30° 31′ 22″ O (mapo)

ArkitektoIvan Hryhorovych-Barskyi

Estiĝo12-a jarcento


Map
Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  St. Michael's Golden-Domed Monastery in Kyiv [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj en Kievo, Ukrainio.

La Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj (ukraine: Михайлівський золотоверхий монастир, transkribita Miĥajlivskij zolotoverĥij monastir; estas monaĥejo de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de la rivero Dnepro, rande de rokego kaj nordoriente de la Katedralo Sankta Sofia. Ĝi estas en la alta urbo, la historia nukleo kaj administra kvartalo de Kievo, vide al la komerca parto de la urbo, la kvartalo Podol.

Origine konstruita en la Mezepoko far Svjatopolk la 2-a, la monaĥejo konsistas el la katedralo, la refektorio de Sankta Johano la Dia, konstruita en 1713, la Ekonomia Pordo (Ekonomiĉna vrata), konstruita en 1760, kaj la sonorilturo de la monaĥejo kiu estis aldonata inter 1716 kaj 1719. La eksterno de la strukturo estis rekonstruata en la 18-a jarcento laŭ la stilo de la ukraina baroko, dume la interno konservas sian originan bizancan stilon. La katedralo estis detruita en la 1930-aj jaroj de la sovetaj aŭtoritatoj, sed poste ĝi estis rekonstruita post la sendependiĝo de Ukrainio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50° 27′ 20″ N 30° 31′ 22″ O / 50.45556 °N, 30.52278 °O / 50.45556; 30.52278 (mapo)