Esperanta antologio
| Esperanta Antologio | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| Aŭtoro | diversaj | |
| Eldonjaro | 1958 | |
| Eldoninto | Eldonejo Stafeto | |
| ISBN | 9290170301 | |
Esperanta Antologio estas antologio de poemoj en Esperanto preparita de la brita esperantisto William Auld.
Celo
[redakti | redakti fonton]
|


Eldonoj
[redakti | redakti fonton]Unue publikigita de Stafeto en 1958, kun la subtitolo Poemoj 1887-1957, ĝi iĝis poste lanĉita en dua eldono de UEA, reviziita kaj plikompletigita, en 1984, kun la subtitolo Poemoj 1887-1981.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la postparolo de William Auld en la lasta eldono (majo 1982), « Tiu ĉi antologio enhavas 706 poemojn de 163 poetoj el 35 landoj de ĉiuj kvin kontinentoj — kaj tio prezentas nur tre malgrandan onon de nia tuta poezio ». Tiu postparolo de Auld kaj 36 paĝoj da biografiaj notoj finas la verkon. Ĝi estas ilustrita bindlibro kaj ero n-ro 1 de la Jubilea Kolekto de UEA.
Kontribuintoj
[redakti | redakti fonton]En la dua, pliampleksigita eldono aperis interalie poemoj de Ludoviko Zamenhof (paĝoj 1-6), Antoni Grabovski (paĝoj 7-10), Moses Goldberg (paĝoj 11-13), Sergij A. Bogoslavskij (paĝoj 14-15), Abraham aŭ Abram Kofman (paĝoj 16-22), Célestin Rousseau (paĝo 24), Vasilij Devjatnin (paĝoj 25-31), Marie Hankel (paĝoj 32-33), Maria Stanislavovna Tenner (paĝo 34), Stanislav Schulhof (paĝoj 35-38), Leo Belmont (paĝo 39), Albert Edward Styler (paĝo 40), Feliks Zamenhof (paĝoj 41), Roman Frenkel (paĝoj 42-45), Clarence Bicknell (paĝoj 46), John William Eggleton (paĝoj 47-49) ktp.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj de diversaj
- Esperanto-libroj aperintaj en 1958
- Eldonaĵoj de Eldonejo Stafeto
- Eldonaĵoj de Juan Régulo Pérez
- Esperanto-libroj aperintaj en 1957
- Esperanto-libroj aperintaj en 1981
- Esperanto-libroj aperintaj en 1984
- Esperanto-antologioj
- Esperanto-poeziolibroj
- Libroj aperintaj en 1984
- Libroj aperintaj en 1981
- Libroj de William Auld
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Libraro Ludovika

