Biuletyn Informacyjny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biuletyn Informacyjny
emblemo
periodaĵo
Komenco 5-a de novembro 1939 vd
Fino 19-a de januaro 1945 vd
vdr

Biuletyn Informacyjny (Informa Bulteno) – konspira semajnrevuo eldonata dum la germana okupado en la jaroj 1939–1944 en Varsovio (dum la ribelo de Varsovio kiel gazeto) kaj en la jaroj 1944–1945 en Krakovo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo estis eldonata sub redakto de Aleksander Kamiński de la 5-a de novembro 1939 ĝis la 3-a de oktobro 1944 en Varsovio, kaj post falo de la ribelo de Varsovio aperis sub redakto de Kazimierz Feliks Kumaniecki en Krakovo de la 10-a de decembro 1944 ĝis la 19-a de januaro 1945. Eldonkvanto de la unua numero estis 90 ekzempleroj.

Komence funkciis kiel revuo de la komandantaro de Areo Varsovio-Urbo de la Servo al Venko de Pollando, poste kiel centra organo de la Asocio de Armita Batalado, kaj poste gazetara organo de Pola Enlanda Armeo, kaj de printempo 1941 kiel centra gazetara organo de la 6-a Filio de la Buroo pri Informado kaj Propagando de Ĉefa Komandejo de Enlanda Armeo. Ĝi estis la plej grava kaj eldonata en la plej granda eldonkvanto konspira revuo en okupata Pollando.

De 1941 ankaŭ aperis provincaj eldonoj, kaj dum la ribelo de Varsovio — aperis kiel taggazeto en eldonkvanto de ĉirkaŭ 20 mil ekzempleroj. Sume aperis 317 numeroj. Aleksander Kamiński estis aŭtoro de la plimulto de enkondukaj artikoloj.

Pli gravaj komunikoj[redakti | redakti fonton]

1940

  • La revuo informis, ke en Pollando ortodoksaj ukrainaj klerikoj donacis al germana armeo 38 preĝejajn sonorilojn
  • 26.07: BI skribis pri efikoj de sovetigo de Baltaj Landoj asertante, ke manko de Pollando decidis pri ilia sorto kaj la sorto de Finnlando kaj Rumanio; samnumere ĝi informis pri parado de germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj en Przemyśl, kiun ĉeestis Hans Frank, kun filmado de la germanaj por ne provoki Rusion kaj avertis pri germana propagando, kiu baldaŭ publikigos kvar broŝurojn pere de Pola Eldonejo, kreita de germanaj regopovoj, kaj alvokis al bojkoto de alvenonta germana cirko;
  • 21.08. Averto pri pluraj komunistaj agitejoj en Pollando alvokantaj al flankatakoj
  • 23.08. Konstato pri germanaj reprezalioj: Inter 80 privataj bazlernejoj en Varsovio nur 35 ricevis permeson komenci novan lernojaron
  • 30.08. Alvoko kontraŭstari al germana megafona propagando
  • 13.09. En enkonduka artikolo Defendo de Varsovio rimarkis ke la defendo "aperigis plej bonajn instinktojn de nia nacio", listigante "militajn virtojn: heroeco, disciplineco, kolegeco", "politikan racion" kaj "spiritpovon", - rolis nur milita honoro de la nacio kaj armeo. Honoro! Por multaj en Eŭropo la vorto sen enhavo - por ni poloj, tio sento-trezoro kaj reala politika faktoro
  • 27.09. Unuapaĝa kadrigita informo: Ni omaĝas al Varsovio! Al suferoj kaj heroeco de ĉirkaŭ 25 000 mortfalintaj en ties muroj soldatoj, viroj, virinoj kaj infanoj. Al ruinoj de ĉirkaŭ 1 700 temploj, malsanulejoj, fabrikoj, grandaj brikdomoj kaj povraj domoj. Al senkompara spiritmovo de miliono da sieĝataj; samnumere artikolo: Defendo de Varsovio. Provo de sintezo kaj Datrevene de kapitulaco: Varsovio kiel la unua kaj ĝis nun unusola donis ekzemplon al la mondo, kiel la nacio devus defendi siajn neforigeblajn rajtojn, eternajn kaj senŝanĝajn valorojn - kiuj estas - Honoro kaj Sendependeco...

1941

  • 6.03. La bulteno anoncis apelacion de la ekzila Registara Delegitaro de Pollando por la Lando por ĉiuj poloj ke ili ne eniru volontulan servon al germana ĝendarmaro
  • 9.10. Oni publikigis enkondukan artikolon Plifortigi satjagraha kun komento ke ĝi estas terura armilo kondiĉe de universala uzado
  • 16.10. Artikolo pri kresko de malsaniĝoj pri tifo (1000 kazoj semajne inter poloj (200) kaj judoj (800)
  • 23.10. Publikigo de vasta artikolo Zdziczały naród (Sovaĝigita nacio) pri germanoj, kiuj antaŭ Hitler preferis "forton antaŭ leĝo", kies "Kavaliroj de Virgeco de Maria" ekstermis praprusojn kaj faris kruelaĵojn dum la unua mondmilito en Belgio kaj Francio

1942

  • 1.09. La revuo atingis nombron de 24 mil ekzempleroj

1943

  • 1.09. La revuo aperis en eldonkvanto de 43 mil ekzempleroj

1944

  • 3.10. La lasta, adiaŭa, 102-a numero aperis

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]