Departemento Sakatepekezo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Departemento Sakatepekezo (hispane Sacatepéquez) estas departemento situanta en la centra regiono de Gvatemalo. Norde ĝi limas kun Ĉimaltenango; sude kun Eskvintlo; oriente kun la departemento Gvatemalo; kaj okcidente kun Ĉimaltenango. La departementa ĉefurbo estas Antikva Gvatemalo situanta je 54 kilometroj de la landa ĉefurbo. La departemento havas areon de 465 km², administre dividita en 16 municipoj kun 248.019 loĝantoj.