Miroslav Smyčka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Smyčka
Kantanta Miroslav Smyčka en 2006
Kantanta Miroslav Smyčka en 2006
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1926 (1926-09-11)
en Olomouc
Morto 25-an de aprilo 2017 (2017-04-25) (90-jaraĝa)
en Prago,  Ĉeĥio
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Infano Jolana Smyčková
Okupo
Okupo esperantisto • operkantisto
vdr

Miroslav Smyčka (naskiĝis la 11-an de septembro 1926 en Olomouc - mortis la 25-an de aprilo 2017) estis ĉeĥa operkantisto kaj esperantisto, konata pro siaj koncertoj en esperantistaj medioj. Li estas honora membro de ĈEA (2002).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis realgimnazion en Brno, en 1945-1949 universitaton samloke (filozofion + filologion), antaŭ la abiturientiĝo eksigita dum politika enketo – studinte samtempe kanton kaj muzikteorion en muziklernejo kaj konservatorio, engaĝita ekde 1949 en la operĥoro de Ŝtata teatro en Brno - post militservo kontinuis en operĥoro de Silezia teatro en Opava – ekde 1953 komenciĝis lia kariero de opersolisto en operejoj de Liberec, denove Opava, České Budějovice kaj precipe en Nordbohemia Teatro de Opero kaj Baleto en Ústí nad Labem. Post sia emeritiĝo li transloĝiĝis al České Budějovice, kie en 2005-2011 li kantis kiel eksterulo en la operĥoro.

Roloj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Krušina, Michna (Smetana - Prodaná nevěsta / Vendita fianĉino), Tausendmark (Smetana - Braniboři v Čechách / Brandenburgoj en Bohemio ), Vladislav, Budivoj (Smetana - Dalibor), Přemysl, Radovan (Smetana - Libuše), Kalina, Bonifác (Smetana - Tajemství / Sekreto), Tomeš (Smetana - Hubička / Kiso), Marbuel (Dvořák - Čert a Káča / Diablo kaj Kaĉa), Hajný (Dvořák - Rusalka / Najado), Bohuš, Adolf (Dvořák - Jakobín / Jakobeno), Přemysl (Fibich - Šárka), Manuel (Fibich - Nevěsta messinská / Fianĉino el Messina), Petr Vok (Pauer - Zuzana Vojířová), Sykoš (Martinů - Veselohra na mostě / Komedio sur la ponto), Pierot (Martinů - Divadlo za branou / Teatro malantaŭ la pordego), Medonte (Mysliveček - Il Medonte / Medonto, la reĝo de Epiro), Revírník, Harašta (Janáček - Příhody Lišky Bystroušky / Historietoj de Vulpino Ruzulino), Stárek (Janáček - Její pastorkyňa / Jenůfa / Ŝia duonfilino ).

Ceteraj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Rigoletto (Verdi - Rigoletto), Germant (Verdi - La Traviata ), Luna (Verdi - Il Trovatore / Trubaduro), Renato (Verdi -Un Ballo in Maschera / Maskobalo), Don Carlos (Verdi - Don Carlos), Scarpia (Puccini - Tosca), Sharples (Puccini - Madame Butterfly), Marcel (Puccini - La bohème / Bohemo), Schicchi (Puccini - Gianni Schicchi), Valentin (Gounod - Faust / Faŭsto), Escamillo (Bizet - Carmen), Caro (Lortzing - Zar und Zimmermann / Caro kaj ĉarpentisto), Grafo (Lortzing -Der Wildschütz / Ŝtelĉasisto), Pisarro (Beethoven - Fidelio)), Almaviva (Mozart - Le nozze di Figaro / La nupto de Figaro, Don Alfonso , Guglielmo (Mozart - Cosi fan tutte), Papageno (Mozart - Die Zauberflöte / La Magia Fluto), Doktoro Malatesta (Donizetti - Don Pasquale), Talbot (Donizetti - Maria Stuarda / Maria Stuart), Faninal (Richard Strauss - Der Rosenkavalier / Rozkavaliro), Muzikinstruisto (Richard Strauss - Ariadne auf Naxos), Oněgin (Ĉajkovskij - Jevgenij Onegin / Eŭgeno Onegin), Jeleckij, Tomskij (Ĉajkovskij - Pikovaja dama / Pikea damo), Alfio (Mascagni - Cavalleria rusticana).

Lia filino Jolana Smyčková (naskiĝinta la 20-an de majo 1979) estas populara ĉeĥa aktorino kaj kantistino (vidu ŝian retejon Jolana Arkivigite je 2007-03-23 per la retarkivo Wayback Machine).

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Miroslav Smyčka unue kontaktis Esperanton dum siaj studentaj jaroj, ĉirkaŭ la jaro 1945. En la jaro 1960 li unuan fojon membriĝis en Esperanto-klubo, nome en Opava, ekde la jaro 1963 li estis membro de la Esperanta Klubo en České Budějovice kaj ekde la jaro 1970 ĝis 2005 li estis aktiva membro de la klubo en Ústí nad Labem, kie li plenumis funkcion de la prezidanto de la klubo ekde 1999. En 2005 li transloĝiĝis al České Budějovice (laŭ teksto, kiu pravigas lian honoran membrecon de ĈEA)

Li mem rememoras jene:
Mi esperantiĝis en 1950-aj jaroj en Opava, membris tiean klubon, samkiel poste en 60-aj jaroj en Č. Budějovice. Translokiĝinte en la jaro 1970 al Ústí nad Labem mi komencis aktivi kiel Esperanta kantisto kaj deklamisto lige kun Esperanto-poeto kaj kantpoezia tradukisto Jiří Kořínek kaj lia bofilo Vlastimil Novobilský, Esperanta publicisto. En la jaro 1971 mi kante partoprenis UK de UEA en Londono, en 1973 en Beogrado, poste kiam Esperanto fariĝis (ĉe ni post fera kurteno) „danĝera lingvo", mi sukcesis kiel kantisto vojaĝi nur al UK en Varna (1978) kaj Rotterdam (1988) kaj post la falo de fera kurteno al Vieno (1992) - fine ĉe ni en Prago (1996). - Krome mi kantis kaj deklamis dum pluraj fakaj kongresoj (SAT, IKUE, KELI, IFEF) kaj kelkaj naciaj kongresoj.

Samideano Smyčka estas tre konata ne nur en la ĉeĥa Esperanta medio, sed ankaŭ eksterlande, kiel fervora preleganto, deklamanto, sed precipe kantisto. Per sia arto li riĉigis multajn Esperantajn kongresojn, festivalojn, konferencojn, kunvenojn kaj aliajn eventojn. El la longa vico estu nomataj almenaŭ: Universalaj Kongresoj en Londono, Beogrado, Roterdamo, Vieno, Varno kaj Prago; Kongresoj de IFEF en Ĉervia, Košice kaj Tábor; Kongresoj de SAT en Strážnice, Aŭgsburgo kaj Karlovy Vary; Kongresoj de GEA en Leipzig, Freital, Karlovy Vary, Mülheim kaj Lubeko; Kongresoj kaj konferencoj de IKUE (Olomouc, Kroměříž), KELI (Jánské Lázně), kulturaj festivaloj en Lesjöfors, Seifhennersdorf, ktp.

Li estis dum multaj jaroj la ĉeforganizanto de kulturaj festivaloj en Ústí nad Labem, de antaŭkristnaskaj festoj kaj de Ĉeĥaj-Saksaj Tagoj, plejparte en Ústí nad Labem.

Pri tiu ĉi sia aktivado li disponigis jenan rememoron:
En Ústí nad Labem en la 1980-aj jaroj komenciĝis ĉiujara tradicio de 19 Internaciaj Kulturaj Festivaloj (1986 ĝis 2007). Esperantistaj kulturaj festivaloj, origine dediĉitaj al 2 korifeoj de nialanda Esperanto-kulturo, Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr, al kiuj mi kontribuis kante, deklame, kiel programdirektoro kaj sekretario. - Simile mi tie aktivis ĉe alia internacia aranĝo, lanĉita antaŭ 20 jaroj en la tiama GDR – nome ĉe la „ĉeĥa-saksa tago"- okazinta alterne en najbara Saksio aŭ ĉe ni. En Ústí ĝi konsistis regule el prelega matineo kaj el bunta kultura programo. En la Esperanto-klubo de Jiří Kořínek en Ústí nad Labem mi dum pluraj jaroj funkciis kiel klubestro, dum kelkaj gvidis kurson kaj ĉe mia adiaŭo en la jaro 2004 ricevis titolon de „honora prezidanto".

Registraĵoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Miroslav Smyčka interpretis en Esperanto multajn klasikmuzikajn komponaĵojn. En 1993 la eldonejo KAVA-PECH eldonis magnetofonan kasedon "Famaj kantoj por belaj horoj" kun elekto de konataj operetaj arioj kaj similstilaj kantoj en traduko de Joachim Giessner (kantante sola aŭ kun Kateřina Kudlíková, kun pianoakompano de Jan Zimmel).

Elekto el pluaj nove registritaj komponaĵoj aperis en duobla kompaktdisko "Melodia regalo", eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 2009. Kunlabore kun Pavla Dvořáková kaj Vladimír Türk li realigis pluajn registraĵojn aperantajn en la socia retejo Ipernitio (krom muziko - Serenado de Schubert, Largo de Dvořák, Dormu ho mia princet' de Flies, Joj cigan' de Lehár k.a. ankaŭ Vojo de Lumo de Komenio, rakonto de Karel Čapek, poemoj k.c. - vidu eksteran ligilon).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]