Stanisław Wigura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Wigura
Stanisław Wigura (maldekstre) kaj Franciszek Żwirko
Stanisław Wigura (maldekstre) kaj Franciszek Żwirko
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1903 (1903-04-09)
en Ĵitomir
Morto 11-an de septembro 1932 (1932-09-11) (29-jaraĝa)
en Těrlicko
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko
Alma mater Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo sportistoQ10497074inĝenieropilotolektoro
vdr

Stanisław Wigura (naskiĝis la 9-an de aprilo 1901 en Varsovio, mortis la 11-an de septembro 1932 en aviadila katastrofo apud Těrlicko, proksime al Cieszyn) – pola konstruisto de aviadiloj, inĝeniero kaj aviadilisto, kunfondinto de konstrukta teamo RWD, lekciisto de Varsovia Politekniko. Kune kun piloto Franciszek Żwirko gajnis internacian aviadan konkuradon Challenge 1932.

Stanisław Wigura de frua juneco interesiĝis pri tekniko kaj aviado. Li estis aktiva skolto de la 2-a Varsovia Skolta Teamo. En 1920, dum pola-bolŝevika milito, soldatservis volontule en la 8-a regimento de kampa artilerio. Post la milito revenis al lernado. En 1922 finis Gimnazion je la nomo de Jan Zamoyski en Varsovio kaj komencis studi en la Mekanika Fakultato de Varsovia Politekniko. Li estis kunfondinto de la Aviada Sekcio de la Rondo de Mekanikistoj-Studentoj de Varsovia Politekniko, kie renkontiĝis i.a. kun Stanisław Rogalski kaj Jerzy Drzewiecki. Decembre 1925 studentoj de la Sekcio kreis laborkurson ĉe la Aviada Sekcio, kie konstruis aviadilojn. En 1926 Wigura kaj Rogalski prilaboris sian unuan aviadilon WR-1 (la nomo devenis de iliaj inicialoj), konstruitan en 1927.

En 1927 trio de konstruistoj: Rogalski, Wigura kaj Drzewiecki komencis konstantan kunlaboron kreante konstru-entreprenon RWD, nomitan laŭ iliaj inicialoj. Wigura respondecis ĉefe pri konstrukta kalkulado. En 1928 ili konstruis la unuan sportan aviadilon RWD-1, distingita pro origina konstruaĵo (postrestis unu ekzemplero).

Kune kun Franciszek Żwirko estis entombigita en la Aleo de Merititoj sur Tombejo Powązki en Varsovio. Li estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta kaj per Ora Merit-Kruco. En la loko de katastrofo li havas simbolan tombon kaj lokon de memoro (Żwirkowisko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]